Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProtestoj en Meksiko: ĵaŭde, la 11an de junio, kolero disvastiĝis en la urbo Gvadalaĥaro en Meksiko dum manifestacio post la morto de junulo arestita de la polico. La junulo, Giovanni López, estis arestita, ĉar li ne surhavis maskon. Laŭraporte, batoj ricevitaj post lia aresto kaŭzis lian morton. Dekoj da personoj en Gvadalaĥaro surstratiĝis, postulante justecon. Guberniestro Enrique Alfaro promesis, ke la kulpintoj estos punitaj. Li deklaris: "Ni ne permesos trouzadon de aŭtoritato, nek malobservadon de la homaj rajtoj". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Minaco de militist-puĉo en Brazilo: vendrede, la 12an de junio [2020], la usona gazeto New York Times raportis, ke la proksimuloj de prezidento [Jair] Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu], pritaksas la eblecon fari puĉon kontraŭ la ŝtato por trudi militistan reĝimon kun la celo regi fronte al la krizo akriĝinta pro la kronviruso. Brazilo alfrontas sian plej malbonan krizon en jardekoj, kaj laŭraporte “la prezidento Bolsonaro kaj liaj aliancitoj priatentas la eblecon fari militan intervenon por protekti sian la regpovon”. Dum la lastaj semajnoj kreskis la socia malkontento kontraŭ la brazila registaro kiel sekvo de la kreskanta nombro da forpasintoj kaj kontaĝitoj de Kovim-19 [Covid-19]. Pasintlunde [08 jun 2020], juĝisto de la supera federacia kortumo ordonis al la registaro diskonigi la datumojn pri la nombro da forpasintoj, kion la administracio de Bolsonaro neglektis, tute arbitre, ŝajne, kun la celo haltigi la kritikojn kaj protestojn pro la mastrumo de la krizo. Brazilo estas lando kun la due plej granda nombro da kontaĝitoj pro kronviruso en la mondo, kun pli ol 739 mil kazoj, nur post Usono, kaj la tria kun pli da forpasintoj (ĉirkaŭ 39 mil) laŭ la lastaj raportoj de la ministerio pri sano. Laŭ analizistoj oni ne vidas la eblecon, ke la puĉo konkretiĝu, tamen, estas zorgige, ke la proksimuloj de Bolsonaro daŭre minacas altrudi militistan diktaturon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Leĝprojekto en Honkongo pri nacia himno: ĵaŭde, la 11an de junio [2020], la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) [ 香 港 [ɕāŋkǎŋ] [hœ́ ːŋ.kɔ̌ːŋ]] diris en deklaro, ke Carrie Lam, ĉefadministranto de Honkongo, tiutage subskribis leĝprojekton pri la nacia himno, validiĝontan tuj post kiam ĝia publikigo en la gazetaro vendrede [la 12an de junio 2020]. La nova leĝprojekto diras, ke homoj, kiuj uzas la himnon por komercaj celoj, aŭ publike kaj intence insultas la himnon, kiel ekzemple malaklamade dum futbal-matĉoj, povus esti monpunitaj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)