Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUrĝa alvoko al ĉiuj Esperantistoj: dimanĉe, la 5an de julio [2020], Humphrey Tonkin, la UEA-reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sendis urĝan alvokon al la tutmonda Esperantistaro por nepre partopreni enketon de Unuiĝintaj Nacioj kun gravaj nuntempaj demandoj. La mondo bezonas solvojn kaj Unuiĝintaj Nacioj bezonas viajn respondojn. Temas pri facila enketo (en Esperanto!) per kiu vi ne nur povas montri solidarecon sed ankaŭ samideanecon por subteni nian gravan rilaton kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Do, bonvolu preni kelkajn minutojn por plenigi la enketon en Esperanto! Nepre faru ĝin hodiaŭ. Multan dankon! (Laŭ raporto de STUDIO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Barato blokas ĉinajn aplikaĵojn: lunde, la 29an de junio [2020], Barato informis, ke 59 ĉinaj interretaj aplikaĵoj estos blokitaj en la lando, kiel malkongruaj al la postuloj de la nacia sekureco. Tio sekvis konflikton ĉe la landlimo de Barato kaj Ĉinio, kie antaŭ kelkaj semajnoj pereis 20 barataj militistoj. Oni ne sciigis, kiam la interreta blokado ekfunkcios. Samtempe okazas pliaj alvokoj bojkoti ĉiujn ĉinajn firmaojn kaj varojn, kies suma eksportado al Barato jam atingas 60 miliardojn da dolaroj jare. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Referendumo en Rusio: ĵaŭde, la 2an de julio [2020] estis publikigitaj rezultoj de la tutlanda referendumo, okazinta en Rusio antaŭtage. Voĉdonis 68% de la elektantoj. 78% de la voĉdonintoj subtenis amendojn al la Konstitucio de Rusio, proponitajn de la prezidanto kaj aprobitajn de la Ŝtata Dumao de Rusio. La amendoj interalie ebligas al Prezidento Vladimir Putin kandidatiĝi denove dufoje — en la jaroj 2024 kaj 2030. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)