Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPolica perforto kontraŭ aŭstraliaj indiĝenoj: marde, la 7an de julio [2020], en Sidnejo, Aŭstralio, tradicia aborigena ceremonio okazis dum manifestacio por kondamni la morton de centoj da Aborigenoj en la Aŭstraliaj prizonoj. Multaj membroj de la familioj de viktimoj ĉeestis. La movado Black Lives Matter [Nigrulaj vivoj gravas] ampleksiĝas ankaŭ en Australio, kie la kondamnado de la policaj perfortoj havas grandan eĥon en la indiĝena komunumo. La manifestacio en Sidnejo kolektis plurajn milojn da personoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Tumulto en Etiopio: merkrede, la 8a de julio [2020], estis raportite, ke jam 239 homoj pereis dum tumultoj en Etiopio post la murdo de populara kantisto en tiu lando. Pli ol 3500 homoj estas arestitaj. Koleriĝintaj homoj damaĝas oficejojn, disrabas kaj bruligas vendejojn, atakas policanojn kaj reprezentantojn de aliaj etnoj. Ofte tion plenumas organizitaj kaj armitaj grupoj. La stratojn de la ĉefurbo Adis-Abebo patrolas armeanoj. Interreto plu estas malŝaltita en la tuta lando. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Protesto kontraŭ kvaranteno: merkrede, la 8an de julio [2020], kvin mil protestantoj kolektiĝis apud la parlamentejo en Beogrado (Serbio), protestante kontraŭ plia kvaranteno, samtage anoncita de la prezidanto Aleksandar Vučić Александар Вучић [Aleksandar Vuĝiĉ] [aleksǎːndar ʋǔtʃitɕ]. Je la 10-a nokte grupo da protestantoj sukcesis penetri tra la policanan ĉenon en la parlamentejon, sed baldaŭ ili estis forpelitaj per larmogaso. Similaj eventoj malpli grandskale okazas ankaŭ en aliaj urboj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)