Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronvirusa kvaranteno en Turkmenio: la 16an de julio [2020], Turkmenio, lando en centra Azio, fermis por vizitado ĉiujn moskejojn, preĝejojn kaj pilgrimejojn. En la ĉefurbo Aŝgabato oni devigas ĉiujn surporti maskojn, ĉiuj manĝejoj, bazaroj kaj aĉetcentroj estas fermitaj. Ĝis la 23a de julio estas ĉesigita trafikado de trajnoj. En kelkaj regionoj ĉesis ankaŭ interurba busa trafiko. Tamen ĝis nun Turkmenio oficiale konfirmis eĉ ne unu infektiĝon. La 12an de julio Ĥristina Nestojanova, edzino de la unua sekretario de la rusia ambasadorejo en Turkmenio, publikigis en sia Instagram-konto mesaĝon, tute kontraŭan al tiu oficiala bildo pri neniaj kazoj. Ŝi diris: "La konfirmitaj kazoj de la infektiĝo ankoraŭ "mankas"... Ni ja komprenas, ke la afero estas alia... Malsanuloj tre multas. Mi tre amas tiun ĉi landon. Tutkore. Sed mi estas profunde elreviĝinta je ĝiaj malfruaj agoj... Forpasis turka diplomato, konsilisto de la prezidanto kaj amaso da aliaj homoj. Sed la kronviruso estas ne agnoskita. Kaj tio estas terura fakto, kiu diferencigas tiun ĉi landon de ĉiuj aliaj, agnoskintaj kaj kuracantaj la malsanulojn. Ni estas en kaptilo. Ĉi tie oni ne kuracas. Kiu estas pli forta, tiu postvivos." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Akvobaraĵo minacas Egiption: merkrede, la 15an de julio [2020], Etiopio ekplenigis akvobaraĵon, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Etiopio asertas ke la projekto eltiros ĝian loĝantaron el malriĉeco, sed Egiptio nomis ĝin minaco al sia ekzistado. La akvobaraĵo necesas por funkciado de hidroelektra centralo, konstruata ĉe la Blua Nilo, 15 km for de la landlimo kun Sudano. Egiptio atentigas ke la Blua Nilo alfluas en Nilon, el kiu la lando ricevas 90% de sia akvo, do malkresko de la akvoprovizado estas konsiderata grandega danĝero. Jam en junio egiptia ministro pri eksterlandaj aferoj petis intervenon de la Unuiĝintaj Nacioj, avertante ke alikaze povas eksplodi granda konflikto. Ankaŭ najbara Sudano plendis ke, ekde ekplenigado de la akvobaraĵo, la akvonivelo malkreskas po 90 milionoj da kubaj metroj tage. Tamen ĝia reago estas pli milda, ĉar Sudano esperas profiti de tiu projekto, ricevonte malmultekostan elektron kaj ankaŭ preventadon de inundoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉinio urĝas Usonon: ĵaŭde, la 9an de julio, Ĉinio urĝis Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon kaj labori kun Ĉinio por antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la politiko de Ĉinio pri Usono estas konsekvenca kaj klara. "Ni nin devontigas al kunlaboro kun la usona flanko por ne-konfliktado, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Samtempe ni firme nin dediĉas al protekto de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de Ĉinio." Li diris ankaŭ, ke Ĉinio urĝas Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, ĝuste rigardi la mondon kaj ĉina-usonajn rilatojn en la 21a jarcento kaj labori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)