Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Infektopovo de nova koronviruso ne diferencas en malsamaj
sezonoj
– Ĉina sondilo sendita al Marso fotis la Teron kaj la Lunon el la
spaco
– Inaŭgurita tridimensia virtuala biblioteko en Ĉinio
– Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo unuafoje lanĉis subĉielajn
kinejojn
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Infektopovo de nova koronviruso ne diferencas en malsamaj
sezonoj
La 28an de julio, Margaret Harris, proparolanto de Monda
Organizo pri Sano, klarigis en Ĝenevo, keklarigis, ke iuj opinias, ke
eble en somero la novkoronviruso propagiĝas malrapide,
sed faktoj montras, ke sezono ne ŝanĝas ĝian infektopovon, sekve
ni devas daŭrigi nian klopodadon kontraŭ KOVIM-19.
– Ĉina sondilo sendita al Marso fotis la Teron kaj la Lunon el la
spaco
La 27an de julio la marsa sondilo Tianwen-1, je ĉirkaŭ 1,2 milionoj
da kilometroj for de la Tero, sendis foton de la Tero kaj la Luno. En
la nigr-blanka foto la Tero kaj la Luno rigardas unu la alian en la
vasta universo. La sondilo forlasis la sferon de tera gravito kaj
eniris interplanedan transigan orbiton.
– Inaŭgurita tridimensia virtuala biblioteko en Ĉinio
La 24-an de julio estis inaŭgurita la tri-dimensia "Ĉina Internacia
Virtuala Biblioteko" lanĉita de Ĉina Internacia Eldona Grupo
(ĈIEG) kaj konstruita de Ĉina Internacia Librokomerca Korporacio.
La biblioteko jam allogis konatajn eldonejojn el 24 landoj kaj

regionoj kaj entenas 160 mil librojn en pli ol 20 lingvoj.
– Ŝanhaja Internacia Filmofestivalo unuafoje lanĉis subĉielajn
kinejojn
La 25-an de julio, estis malfermita la 23-a Ŝanhaja Internacia
Filmofestivalo, kiu ĉijare havas subĉielajn kinejojn en 7 komercaj
distriktoj kaj pli ol 30 komunumoj tra la urbo. Surbaze de la
deklaroj de ĉina prezidanto Xi Jinping pri pli bona vivo por la tuta
popolo, fokusante interalie en kultura progreso de ĉina socio, oni
rajtas konkludi, ke kinarto plu populariĝos en Ĉinio.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn