Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTour de France 2020: la prokrastita Tour de France komenciĝos nun la 29an de aŭgusto 2020, post etendaĵo de la franca registaro pri malpermeso de amaskunvenoj ĝis meze de julio pro la koronavirusa pandemio. La plej granda evento de biciklado en la mondo, pasintjare gajnita de Egan Bernal el Kolombio, estis planita origine de la 27a de junio ĝis la 19a de julio. Multaj grandskalaj sportaj eventoj planitaj okazi ĉi-somere estas aŭ nuligitaj, kiel ekzemple Wimbledon, aŭ prokrastitaj, kiel Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj Someraj Olimpikoj. (laŭ raporto de BBC Tutmondaj Novaĵoj)

La araba Espero ekflugis al Marso: dimanĉe, la 19an de julio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) sukcese lanĉis sian unuan kosmoŝipon al Marso. Ĝi nomiĝas Al Mal, aŭ en Esperanto: "Espero" kaj estas parto de la esplorara programo de UAE celanta tiun ĉi planedon. Tio estas la unua araba interplaneda misio kaj unu el tri misioj, sendotaj al Marso ĉi-jare. La stacio estis sendita de la Tanegaŝima-Kosmocentro en Japanio. Oni planis ĝin por antaŭa semajno, sed dufoje prokrastis pro malbona vetero. La stacio sukcese disiĝis de la raketo H2-A, starigis duflankan komunikadon kun la surtera regejo en Dubajo kaj nun flugas kun rapideco 120 mil km/hore. Oni atendas, ke ĝi atingos la ruĝan planedon post trapasi 493 milionojn da kilometroj en februaro 2021, kiam UAE festos la 50an datrevenon de la ŝtatokreiĝo, kaj pasigos tie la marsan jaron, kies tera ekvivalento estas 687 tagoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Kanada polico protektas nazian monumenton: kanada polico komencis enketon pri la suspektata "krimo de malamo" post kiam la 21an de junio [2020] iu skribis la vortojn "Nazia militmonumento" sur monumento omaĝe al soldatoj de la 14a SS-divizio, situanta ĉe la ukraina tombejo de Sankta Volodimir en Oakville, 40 km for de la urbo Toronto. Laŭ la polico, la grafitio aperis sur la monumento kaj celas "identigeblan grupon", do laŭ kanadaj leĝoj ĝi estas konsiderata "krimo de malamo". Tamen post kritiko en la amaskomunikiloj la polico ŝanĝis la vortumon de "krimo de malamo" al "vandalismo". Tamen la publiko nun koncentriĝis je alia afero, demandante, kial entute Kanado havas naziajn monumentojn. En Kanado troviĝas almenaŭ du pliaj statuoj omaĝe al la ukrainaj kunlaborantoj kun nazioj. La 14a SS-divizio estis formita en 1943 el ukrainaj naciistoj, kiuj aliĝis al la nazioj dum la Dua mondmilito kiel volontuloj. La Nazia Germanio tiam alfrontis kreskantan premon de la Ruĝa Armeo kaj ties okcidentaj aliancanoj. Krom la batalado ĉe la frontlinio la divizio partoprenis ekstermadon de judoj kaj buĉadon de poloj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)