Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKunlaboro kaj subteno por Latin-Ameriko: ĵaŭde, la 23an de julio [2020], Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi [王毅 Wáng Yì [wáŋ ìː]] diris, ke Ĉinio volas labori kun Latin-Ameriko por trakti la multajn defiojn alportitajn de la kronvirusa epidemio kaj kune kontribui al monda ekonomia renormaliĝo. Ministro Wang Yi ankaŭ faris kvin proponojn por la sekva paŝo de ĉina-latinamerika kunlaboro, kiuj inkluzivas helpi unu la alian protekti la ekonomion kaj popolan vivtenon, antaŭenigi la komunan konstruadon de la projekto Zono kaj Vojo kaj fortigi la kunordigon de tutmonda regado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ebolo-malsano furiozas en Kongo: merkrede, la 22an de julio [2020], la Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis, ke ebolo disvastiĝas tra okcidentaj regionoj de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi anoncis eksplodon de la malsano la 1an de junio. Ekde tiam en la okcidenta Ekvatora provinco estis registritaj 56 konfirmitaj kazoj, kaj jam mortis 20 homoj. Tra la provinco fluas rivero Kongo, servanta kiel aktiva trafikejo, laŭ kiu lokanoj veturas je miloj da kilometroj. Haveblas ankaŭ la orienta centro, kiu proksimas al la najbaraj Ugando kaj Ruando. La 25an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris eksplodon de ebolo en la orientaj provincoj Iturio kaj Norda Kivuo en la Demokratia Respubliko Kongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Donald Trump ne akceptos elektan malvenkon: lunde, la 20an de julio [2020], Donald Trump rifuzas promesi akcepton de la novembraj elektoj se ili favoros al Joe Biden. Dum la kandidato de la demokrata partio, Joe Biden, havas avantaĝon je 15 procentaj poentoj fronte al Donald Trump, survoje al la prezidentaj elektoj en novembro, Trump diris, ke povus okazi trompo kaj li rifuzis promesi, ke li akceptos la elektajn rezultojn. La voĉdonantoj daŭre kritikas la administradon de Trump rilate la epidemion de la kronviruso en Usono, kie forpasis pli ol 140 mil personoj, kaj tri milionoj estas kontaĝitaj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)