Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDrogoj kaj pandemio: la 29an de junio [2020], la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri narkotaĵoj kaj krimo avertis, ke la senprecedenca sanitara krizo provokita de Kovim-19 [Covid-19] povas kunporti severajn efikojn kiel je la nivelo de konsumo de dependprovokaj substancoj, tiel pri sanĝoj en la itineroj kaj merkatoj de drogoj. La problemoj pli grandas pro la ŝanĝoj provokitaj de la malsano en preskaŭ ĉiuj aspektoj de la vivo. La striktaj fermoj de landlimoj aplikitaj por tranĉi la kontaĝo-ĉenon ankaŭ kaŭzis la blokadon de la transportado de drogoj aŭ de substancoj uzataj por ilin fabriki. Laŭ la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, la kresko de senlaboreco, malriĉeco kaj manko da eblecoj povas konduki personojn malfavorigitajn al konsumado aŭ aliĝi al produktado, gardado aŭ transportado de narkotaĵoj por subteni siajn familiojn. La grandaj mafioj de narkottrafiko profitas de la situacio por kapti personojn senprotektajn kaj kreskigi siajn grupojn, avertis la organizaĵo de UN. Kiel sekvo de la pandemio, pli granda grupo da agrikulturistoj povus dediĉi sin al malleĝa kultivado aŭ intensigi tiun agadon, pro tio, ke la aŭtoritatuloj perdis sian regan kapablon aŭ pro tio, ke ili trovas sin devigitaj okupiĝi pri tiaj agadoj pro la ekonomia krizo, precizigas la oficejo de UN. Ni vivas en kompleksa mondo kie, kiel ĉiam, la subuloj portas la plej malfacilan parton, precipe en tempoj de grandaj krizoj. (Verkita de Guillermo Alvarado, laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Ekonomia krizo en Libano: merkrede, la 22an de julio [2020], la Esperanta novaĵ-retejo Neniam Milito Inter Ni raportis, ke la Mez-Orienta lando Libano spertas sian plej gravan ekonomian krizon de antaŭ jardekoj. Sur la nigra merkato, la libana valuto perdis pli ol 85% de sia valoro dum la lastaj naŭ monatoj. La prezoj de la varoj eksplodas, ĉar Libano importas preskaŭ ĉion: de bazaj nutraĵoj ĝis luksaj varoj. Manko de karburaĵo, interrompo de elektro, ktp. – ĉio kolapsas. La ekonomikistoj avertis Libanon: se la registaro ne adoptos urĝajn aranĝojn por restarigi la konfidon de la regiona kaj internacia komunumoj, la lando eniros en longan periodon dehiperinflacio kaj depresio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Kunlaboro kaj subteno por Latin-Ameriko: ĵaŭde, la 23an de julio [2020], Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi [王毅 Wáng Yì [wáŋ ìː]] diris, ke Ĉinio volas labori kun Latin-Ameriko por trakti la multajn defiojn alportitajn de la kronvirusa epidemio kaj kune kontribui al monda ekonomia renormaliĝo. Ministro Wang Yi ankaŭ faris kvin proponojn por la sekva paŝo de ĉina-latinamerika kunlaboro, kiuj inkluzivas helpi unu la alian protekti la ekonomion kaj popolan vivtenon, antaŭenigi la komunan konstruadon de la projekto Zono kaj Vojo kaj fortigi la kunordigon de tutmonda regado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)