Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRekordaj temperaturoj ĉe la Norda Poluso: sabate, la 25an de julio [2020], en Svalbardo, norvegia insularo en Arkto, oni registris temperaturojn super 20 gradoj. Laŭ la norvegia meteologia instituto, ili estas la plej varmaj iam registritaj de pli ol kvardek jaroj. Kun la kulmino ĝis 21,2 gradoj dum posttagmezo, la insularo eĉ spertis sian duan plej varman tagon de post la komenco de la meteologiaj mezuroj. La grupo da insuloj, kelkfoje pli konata per la nomo Spicbergo, situas mil kilometrojn for de la Norda Poluso. La sabata kulmino de varmo, superas la normalajn sezonajn temperaturojn: kutime en julio, plej varma monato en Arkto, la temperaturo ĉirkaŭas 5 ĝis 8 gradojn en la Svalbardo-insularo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Drogoj kaj pandemio: la 29an de junio [2020], la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri narkotaĵoj kaj krimo avertis, ke la senprecedenca sanitara krizo provokita de Kovim-19 [Covid-19] povas kunporti severajn efikojn kiel je la nivelo de konsumo de dependprovokaj substancoj, tiel pri sanĝoj en la itineroj kaj merkatoj de drogoj. La problemoj pli grandas pro la ŝanĝoj provokitaj de la malsano en preskaŭ ĉiuj aspektoj de la vivo. La striktaj fermoj de landlimoj aplikitaj por tranĉi la kontaĝo-ĉenon ankaŭ kaŭzis la blokadon de la transportado de drogoj aŭ de substancoj uzataj por ilin fabriki. Laŭ la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, la kresko de senlaboreco, malriĉeco kaj manko da eblecoj povas konduki personojn malfavorigitajn al konsumado aŭ aliĝi al produktado, gardado aŭ transportado de narkotaĵoj por subteni siajn familiojn. La grandaj mafioj de narkottrafiko profitas de la situacio por kapti personojn senprotektajn kaj kreskigi siajn grupojn, avertis la organizaĵo de UN. Kiel sekvo de la pandemio, pli granda grupo da agrikulturistoj povus dediĉi sin al malleĝa kultivado aŭ intensigi tiun agadon, pro tio, ke la aŭtoritatuloj perdis sian regan kapablon aŭ pro tio, ke ili trovas sin devigitaj okupiĝi pri tiaj agadoj pro la ekonomia krizo, precizigas la oficejo de UN. Ni vivas en kompleksa mondo kie, kiel ĉiam, la subuloj portas la plej malfacilan parton, precipe en tempoj de grandaj krizoj. (Verkita de Guillermo Alvarado, laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Ekonomia krizo en Libano: merkrede, la 22an de julio [2020], la Esperanta novaĵ-retejo Neniam Milito Inter Ni raportis, ke la Mez-Orienta lando Libano spertas sian plej gravan ekonomian krizon de antaŭ jardekoj. Sur la nigra merkato, la libana valuto perdis pli ol 85% de sia valoro dum la lastaj naŭ monatoj. La prezoj de la varoj eksplodas, ĉar Libano importas preskaŭ ĉion: de bazaj nutraĵoj ĝis luksaj varoj. Manko de karburaĵo, interrompo de elektro, ktp. – ĉio kolapsas. La ekonomikistoj avertis Libanon: se la registaro ne adoptos urĝajn aranĝojn por restarigi la konfidon de la regiona kaj internacia komunumoj, la lando eniros en longan periodon dehiperinflacio kaj depresio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)