Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEksplodo en Bejruto: marde, la 4an de aŭgusto [2020] vespere, en haveno de Bejruto, ĉefurbo de Libano, eksplodis 2750 tunoj da amonia nitrato. Almenaŭ 100 homoj pereis, pli ol 4000 estas vunditaj, duono de la konstruaĵoj en la urbo estas damaĝitaj. Hodiaŭ en Libano estis deklarita la nacia funebro. La usona prezidanto Donald Trump surprize deklaris, ke liaj generaloj opinias ke okazis atako kaj la eksplodon kaŭzis bombo, tamen kiel kutime, li ne prezentis pruvojn, nek iujn detalojn. Tri oficialuloj de la Usona Departemento de Defendo diris, ke mankas iuj ajn pruvoj aŭ signoj de atako. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Unua nuklea centralo en la araba mondo: sabate, la 1an de aŭgusto [2020], la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) informis, ke ĝi lanĉis la unuan el kvar reaktoroj de la nuklea stacio Barakah [[mahatat birakat lilttaqat alnawawia] النووية للطاقة براكة محطة ,[la unua en la araba mondo. La reaktoro komencis produkti varmon, uzatan por krei vaporon, kiu siavice turnas la turbinojn, produktantajn energion. Post kelkaj monatoj la povo de la unua reaktoro de la centralo devos atingi 15% de sia kapacito kaj ĝi estos konektita al la elektra reto de UAE. Estas laŭdoj, sed ankaŭ kritikoj pri la projekto: iuj fakuloj kritikas la centralon kiel dezajnitan tro simple, do ne kapablan garantii sekuran funkciadon. Oni timas ankaŭ, ke tio povos iniciati nuklean konkuron en la malstabila Mezoriento. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Usono malrapide konsciiĝis pri la kronviruso el Eŭropo: marde, la 28an de julio [2020], Robert Redfield, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, unuafoje konfesis dum intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio, ke la registaro de [Donald] Trump malrapide konsciiĝis pri la minaco de la nova kronviruso el Eŭropo, kio kaŭzis vastan eksplodon de la epidemio en Usono. Direktoro Redfield diris, ke antaŭ ol Usono konsciiĝis pri la problemo, la eŭropa kronviruso eniris en Usonon. Probable jam pasis du ĝis tri semajnoj, kiam la usona registaro komprenis tiun ĉi minacon kaj sendis ordonon malpermesi vojaĝojn al Eŭropo, kaj ĉiutage 60 000 homoj de Eŭropo eniris en Usonon, kio estas la ĉefa kialo de la eksplodo de la usona epidemio. Komence de aprilo la usona amaskomunikilo CNN raportis, ke laŭ du sendependaj esploraj raportoj la kronviruso, kiu plej frue propagiĝis en Nov-Jorkio, probable do venis de Eŭropo aŭ aliaj lokoj de Usono, kaj ne de Azio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)