Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMinaco pro naftoverŝo en Maŭricio: dimanĉe, la 9an de aŭgusto [2020], miloj da personoj ĉe la sud-orienta marbordo de la insulo Maŭricio partoprenis ĝian protektadon fronte al la nafto, kiun minacas elverŝi kargoŝipo, grundinta sur rifo cent metrojn for de la marbordo. Ĉirkaŭ 1 000 el la 4 000 tunoj da nafto transportitaj de la ŝipo jam verŝiĝis en la maron el la ŝipo, kiu apartenas al japana entrepreno, naviganta sub la flago de Panamo. Sur la marbordo, centoj da volontuloj pene plektis flosantajn barilojn el kanabo kaj teksaĵo cele deteni la nafto-tavolon, kiu ellasiĝas el la ŝipo, grundigita sur rifo, ne malproksime de la internacia flughaveno de Maŭricio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

sraelo anoncas interkonsenton: ĵaŭde, la 13an de aŭgusto [2020], Israelo kaj la ŝtato de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj anoncis, ke ili atingis interkonsenton por normaligi siajn diplomatiajn rilatojn. Laŭ la informo, en la kunteksto de la interkonsento, ambaŭ landoj interkonsentis, ke Israelo suspendas la anekson de la teritorioj de Cisjordanio. Post la anonco, laŭ raporto de novaĵ-agentejo Rusio Hodiaŭ (RT), Israela ĉefministro Benjamin Netanjahuו [ˌnɛtɑːnˈjɑːhuː]] skribis en la socia retejo Tvitero, ke temas pri “historia tago”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Progreso en diverseco: marde, la 11an de aŭgusto [2020], S-ro Joe Biden, kiu alfrontos Donald Trump en la elekto la 3an de novembro, nomumis S-inon Kamala Harris kiel sian vicprezidantan elekton. Senatano Harris estas la unua nigra virino kaj la unua sud-azia usonano en tiu rolo. La 55-jaraĝa Kamala Harris, naskiĝis en Oakland, Kalifornio, al du enmigrintaj gepatroj; barato-naskita patrino kaj jamajko-naskita patro. Ŝi studis je Universitato Howard, unu el la plej elstaraj historiaj nigraj universitatoj en Usono. (Laŭ raporto de Studio)