Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEkonomia kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio: lunde, la 17a de aŭgusto [2020], laŭ raporto de HispanTV, Rusio kaj Ĉinio distanciĝas de la usona dolaro uzante siajn naciajn valutojn en reciproka komerco, kio povus konduki al financa alianciĝo inter ili. En la unua trimestro de la nuna jaro, la partopreno de la usona dolaro en la komerco inter Rusio kaj Ĉinio falis por la unua fojo sub 50%. En tiu ĉi periodo, la dolaro estis uzita por nur 46% de la interkonsentoj inter ambaŭ landoj, kaj la eŭropa valuto havis historian kreskon, tio estas, ĝis 30%, dum la naciaj valutoj reprezentis 24%, ankaŭ historia rekordo. Rusio kaj Ĉinio konsiderinde reduktis la uzon de dolaro en la reciproka komerco dum la lastaj jaroj, post kiam kreskis la streĉiĝo en iliaj rilatoj kun Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Fajra detruo en Amazonio: merkrede, la 12an de aŭgusto [2020], en la brazila Amazonio, dekoj da fajroj plu brulas senkompate. La "Brazila Nacia Instituto pri Spacaj Esploroj" konfirmas ke en la unua semajno de aŭgusto, preskaŭ 6 000 incendioj estis lokalizitaj. Tio reprezentas kreskon de 7% kompare kun la sama periodo pasintjare. Lamentas Luciano Nezzi, terkultivisto el regiono Mato-Groso: "La fajro ne plu estas kontrolata, li diras. Do, ni provas savi la bestojn kaj la domojn. Tio nun estas la plej grava. Vidu kion ni faras kontraŭ la naturo, ĝi fariĝas nur karbo kaj fumo". Sub la premo de la internacia komunumo, la brazila prezidento Jair Bolsonaro tiam finfine adoptis aranĝojn por protekti Amazonion, malpermesante interalie la kultivadon per bruligado. Bedaŭrinde en Amazonio tiu malpermeso estas malmulte respektata. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Eŭropa Unio malagnoskas la rezultojn de la Belorusia baloto: vendrede, la 14an de aŭgusto [2020], ministroj pri eksterlandaj aferoj de 27 landoj de Eŭropa Unio dum urĝa kunveno aprobis decidon pri personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto en Belorusio kaj apliko de perforto kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Eŭropa Unio deklaris, ke ĝi ne agnoskas la rezultojn de tiu ĉi baloto kredeble amase falsita. Dume tra la lando daŭras protestoj. Prezidento Aleksandr Lukaŝenko [ruse: Алекса́ндр Григо́рьевич Лукаше́нко [ɐljɪ ˈksandr ɡrjɪˈɡorjjɪvjɪtɕ ɫʊkɐˈʂɛnkə]; beloruse: Алякса́ндр Рыго́равіч Лукашэ́нка [alja ˈksand(a)r rɨˈɣɔravjitʂ lukaˈʂɛnka] dum kunsido de la Konsilio de Sekureco de Belorusio deklaris, ke la protestojn organizis "homoj de eksterlande, homoj kun krima pasinteco". Svetlana Tiĥanovskaja [Светлана Тихановская], kiu partoprenis la baloton kiel prezidenta kandidato kaj konsideras sin venkinto, alvokis siajn subtenantojn aranĝi ĉi-semajnfine kunvenojn en ĉiuj belorusaj urboj. Ŝi ankaŭ petis la internacian komunumon helpi aranĝi dialogon kun la belorusaj aŭtoritatoj kaj alvokis la policon ĉesigi la perforton. (Legu ampleksan raporton pri la situacio en Belorusio per novaĵ-raportoj de Vikinovaĵoj.)