Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMike Pompeo incitas Malvarman Militon: lunde, la 17an de aŭgusto [2020], Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo finis siajn vizitojn al Ĉeĥio, Slovenio, Aŭstrio kaj Pollando. Dum la vizitoj, Pompeo daŭre atakis Ĉinion kaj disvastigis famojn de “ĉina minaco”, kun la intenco formi kontraŭĉinan grupon kaj revivigi Malvarman Militon, tamen tio estis rifuzita de Germanio kaj Francio. Tial Pompeo elektis obeemajn aliancanojn kiel cellokojn de siaj vizitoj por krei iluzion, ke Usono kaj Eŭropo restas fidelaj aliancanoj, kvankam ili estas nur ŝakpecoj por Usono. Estas ĝenerala konsento de multaj eŭropaj landoj, inkluzive de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, ke Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo, kaj oportuno, sed ne minaco. Pompeo daŭre provokas konfrontadon pro siaj personaj interesoj. La internacia komunumo devas kunigi la manojn por kunpremi la spacon de lia malbona konduto kaj firme protekti komunajn interesojn de popoloj de ĉiuj landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ekonomia kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio: lunde, la 17a de aŭgusto [2020], laŭ raporto de HispanTV, Rusio kaj Ĉinio distanciĝas de la usona dolaro uzante siajn naciajn valutojn en reciproka komerco, kio povus konduki al financa alianciĝo inter ili. En la unua trimestro de la nuna jaro, la partopreno de la usona dolaro en la komerco inter Rusio kaj Ĉinio falis por la unua fojo sub 50%. En tiu ĉi periodo, la dolaro estis uzita por nur 46% de la interkonsentoj inter ambaŭ landoj, kaj la eŭropa valuto havis historian kreskon, tio estas, ĝis 30%, dum la naciaj valutoj reprezentis 24%, ankaŭ historia rekordo. Rusio kaj Ĉinio konsiderinde reduktis la uzon de dolaro en la reciproka komerco dum la lastaj jaroj, post kiam kreskis la streĉiĝo en iliaj rilatoj kun Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Eŭropa Unio malagnoskas la rezultojn de la Belorusia baloto: vendrede, la 14an de aŭgusto [2020], ministroj pri eksterlandaj aferoj de 27 landoj de Eŭropa Unio dum urĝa kunveno aprobis decidon pri personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto en Belorusio kaj apliko de perforto kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Eŭropa Unio deklaris, ke ĝi ne agnoskas la rezultojn de tiu ĉi baloto kredeble amase falsita. Dume tra la lando daŭras protestoj. Prezidento Aleksandr Lukaŝenko [ruse: Алекса́ндр Григо́рьевич Лукаше́нко [ɐljɪ ˈksandr ɡrjɪˈɡorjjɪvjɪtɕ ɫʊkɐˈʂɛnkə]; beloruse: Алякса́ндр Рыго́равіч Лукашэ́нка [alja ˈksand(a)r rɨˈɣɔravjitʂ lukaˈʂɛnka] dum kunsido de la Konsilio de Sekureco de Belorusio deklaris, ke la protestojn organizis "homoj de eksterlande, homoj kun krima pasinteco". Svetlana Tiĥanovskaja [Светлана Тихановская], kiu partoprenis la baloton kiel prezidenta kandidato kaj konsideras sin venkinto, alvokis siajn subtenantojn aranĝi ĉi-semajnfine kunvenojn en ĉiuj belorusaj urboj. Ŝi ankaŭ petis la internacian komunumon helpi aranĝi dialogon kun la belorusaj aŭtoritatoj kaj alvokis la policon ĉesigi la perforton. (Legu ampleksan raporton pri la situacio en Belorusio per novaĵ-raportoj de Vikinovaĵoj.)