Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEŭropo ne permesas al Usono restarigi la punojn al Irano: vendrede, la 21an de aŭgusto, 2020, Germanio, Francio kaj Britio prezentis sian rifuzon al la peto de Usono restarigi la punojn de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Irano. Uusona Prezidento Donald Trump [ˈdɒnld ˈtrʌmp] per letero al UN formale komunikis sian demandon restarigi ĉiujn punojn de la Konsilio pri Sekureco , citante supozatajn perfortojn de la Nuklea Interkonsento de 2015 flanke de Teherano. La eŭropa triopo oficiale esprimis sian kompletan rifuzon al la usona peto uzi tiun mekanismon. En la komuniko oni klarigas, ke Usono, post kiam ĝi retiriĝis el la Nuklea Interkonsento en 2018, nun ne povas kaj eĉ neniel rajtas uzi tiun klaŭzon por reaktivigi la punojn kontraŭ Teherano. Sammaniere, la subskribintoj de la komuniko esprimis sian subtenon al la Nuklea Pakto subskibita en 2015 inter Irano kaj la Grupo 5+1, tiam konsistanta de Usono, Britio, Francio, Rusio kaj Ĉinio, plus Germanio – kaj al rezolucio de la Konsilio pri Sekureco , kies aprobo ĉesigis kaj eliminis ĉiujn internaciajn punojn altruditajn sia tempe kontraŭ Teherano. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

De malgranda vilaĝo al Socialisma metropolo: antaŭ unu jaro, Ĉinio refoje faris planon por subteni la urbon Shenzhen [Shēnzhèn 深 圳 [ʂə̄nʈʂə̀n]] konstrui ekzemplan regionon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Tio signifas, ke la internacia urbo, kiu disvolviĝis el malgranda vilaĝo, fariĝis metroplo de la nova epoko. Tio ankaŭ prezentas la firman decidon de Ĉinio antaŭenigi reformadon kaj malfermon sur pli nova starpunkto, pli alta nivelo kaj pli longperioda celo. Danke al la disvolviĝo en la lastaj 40 jaroj, Shenzhen, la unua speciala ekonomia zono de Ĉinio, jam fariĝis simbolo de reformado kaj malfermo de Ĉinio. “Shenzhen estas emerĝanta urbo kun plena vigleco de novigo kaj fierinda sukceso”, diris germana ĉefministro Angela Merkel ['mɛrkl̩] en 2018 dum sia vizito al serio da teknikaj entreprenoj en la urbo, inkluzive de la kompanio Siemens pri bildoformado per magneta resonanco. Unu monaton poste la tiama franca ĉefministro Édouard Philippe [ˈedwaʁ fiˈlip] diris dum vizito al Ĉinio, “Shenzhen reprezentas direkton de disvolviĝo de Ĉinio”. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Militista puĉo en Malio: marde, la 18an de aŭgusto [2020], prezidento de Malio Ibrahim Boubacar Keïta [ibʁaim bubakaʁ kəita] abdikis sian prezidentecon meznokte, kelkajn horojn post kiam militistoj sieĝis lian domon. Li deklaris ankaŭ dissolvon de la registaro kaj de la Nacia Asembleo. La militista puĉo sekvis plurmonatajn amasajn protestojn kontraŭ korupto kaj malsekureco. La prezidento anoncis tion per radiostacio en militbazo en la urbo Kati, kie li estas detenata kun aliaj ministroj,15 km for de la ĉefurbo Bamako. La internacia komunumo esprimis zorgiĝon pri la okazaĵoj. Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] postulis "senprokraste restarigi la konstitucian ordon kaj regadon de la leĝo". Niĝero kaj Francio postulis aranĝi kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazos hodiaŭ malantaŭ fermitaj pordoj. Ankoraŭ ne estas sciigite, kiu regos la landon dum la manko de la prezidento, registaro kaj parlamento. La militistoj anoncis sian intencon establi transiran registaron kaj okazigi novajn balotojn. Pacsoldatoj de la misio de Unuiĝintaj Nacioj en Malio kaj pli ol 1 400 aliaj eksterlandaj militistoj, deplojitaj en la lando, ĝis nun ne enmiksiĝis en la okazaĵojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)