Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProgreso en diverseco: marde, la 11an de aŭgusto [2020], S-ro Joe Biden, kiu alfrontos Donald Trump en la elekto la 3an de novembro, nomumis S-inon Kamala Harris kiel sian vicprezidantan elekton. Senatano Harris estas la unua nigra virino kaj la unua sud-azia usonano en tiu rolo. La 55-jaraĝa Kamala Harris, naskiĝis en Oakland, Kalifornio, al du enmigrintaj gepatroj; barato-naskita patrino kaj jamajko-naskita patro. Ŝi studis je Universitato Howard, unu el la plej elstaraj historiaj nigraj universitatoj en Usono. (Laŭ raporto de Studio)

Belsona lingvo Esperanto: vendrede, la 21an de aŭgusto 2020, aperis elstara muzik-video de Luis Obando kaj Jahir Cataño en Brazilo. Indiĝena Romanco, estas simpla, bela kanto, kiu priskribas la vivon de indiĝeno, lian laboron kaj la rilaton kun lia indiĝenino – vivo, kiu fluas senlukse kaj senmone tamen plenplene je amaj feliĉoj, kiuj motivas vivige la laboron kaj la ĉiutagan strebon. Farita nur per voĉoj, Jahir Cataño kantas la voĉojn sopranan kaj basan, kaj Luis Obando kantas la voĉojn aldan, tenoran kaj baritonan. La muzikon komponis s-ro Luis A. Diago Montilla, kaj la esperantan tekston skribis Luis Obando. La belsona muzik-video havas subtekstojn en la hispana, la angla, kaj ankaŭ en Esperanto. Bonan aŭskultadon! (Laŭ raporto de STUDIO)