Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDaŭra minaco de Trump al Kubo: ĵaude, la 10an de septembro 2020, la usona prezidento Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la tiel nomatan "Leĝon prikomerco kun la malamiko", statuton el la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo. Trump deklaris: “Mi decidis, ke estas afero de nacia intereso de Usono ampleksigi tiujn ĉi regulojn kontraŭ Kubo por unu plian jaron”. Krome, la ŝtatestro ampleksigis siajn povojn por doni al si la liberecon agi rilate al la plenumo de tiu sieĝo kaj rilate al transdono de permesoj por individuaj transakcioj. Donald Trump devis decidi antaŭ la 14a de septembro, ĉu longigi la limigojn kontraŭ Kubo sub la nomata Leĝo el 1917, kiun uzis Prezidento John Kennedy siatempe, kiam en 1962 li decidis trudi sieĝon kontraŭ Havano, kaj de tiam, la sekvaj dek prezidentoj ĝin renovigis. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Solidara kun la rifuĝintoj: lunde, la 7an de septembro 2020, en Germanio, pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) pri helpo al rifuĝintoj instalis antaŭ la konstruaĵo de Reichstag en Berlino 13000 seĝojn por postuli evakuadon de la troloĝataj kampadejoj de migrantoj en Grekio, interalie tiu de Moria, sur la insulo Lesbo. La 13000 seĝoj simbolas la personojn, kiuj vivas en katastrofaj sanitaraj kondiĉoj en Moria, ĉefa kampadejo de migrantoj en Grekio, precizigis la organizantoj de la manifestacio. Situinta apud la Brandenburga pordego, Reichstag loĝigas Bundestag, la germanan federacian parlamenton. Tiuj malplenaj seĝoj memorigas, ke la komunumoj kaj la germanaj regionaj Landoj, kaj ĉefe la urbo Berlino, sin deklaris pretaj akcepti migrantojn detenitajn en tiuj nesalubraj kampadejoj sur la grekaj insuloj. Tamen, de post la jarkomenciĝo, nur 465 migrantoj estis evakuitaj el tiuj kampadejoj al Germanio, aparte malsanaj infanoj kaj iliaj familioj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Joe Biden kritikas la politikon de Donald Trump pri Kubo: ĵaŭde, la 3an de septembro 2020, la demokrata kandidato al la usona prezidanteco, Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama. Dum intervjuo Biden esprimis ke la katastrofaj politikoj de la Blanka Domo faciligis ke la venezuela prezidento, Nicolás Maduro, iĝu pli forta. Por Biden, la “malkohera” fokuso de Donald Trump apartigas la internaciajn partnerojn, subfosante la kaŭzon de la demokratio, kaj lia politiko ne sukcesis mildigi la homan suferon de milionoj da venezuelanoj. Aliflanke, Biden parolis pri la sieĝo kontraŭ Kubo flanke de Usono kaj emfazis ke, se li estus elektita, li reprenus la politikojn starigitajn de la tiama prezidento Barak Obama kaj laborus por riparigi la rilaton inter Vaŝingtono kaj Havano, kiu estis malfortigitaj kun la alveno de Trump al la Blanka Domo. La demokrata kandidato diris: “Mi renversus la fiaskajn politikojn de Trump, provokintajn damaĝojn al la kubanoj kaj ties familioj. Trump nenion faris por impulsi la demokration kaj la homajn rajtojn”. Laŭ la rezultoj de la ĵus faritaj enketoj pri la elekta panoramo en Usono, la demokratoj antaŭiras la respublikanojn pri voĉdona intenco je tutlanda nivelo. Trump mem agnoskis, ke li povos perdi al Biden. Laŭ la analizistoj, la kandidato de la respublikanoj povos uzi kiun ajn “manovron” por venki la 3an de novembro [2020]. La administracio de Trump alfrontas kritikojn pro la mastrumo de la kronvirusa pandemio kaj ankaŭ pro la respondoj fronte al kontraŭrasismaj protestoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)