Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInterkonsento inter Barato kaj Ĉinio: vendrede, la 11an de septembro 2020, la ministroj pri eksteraj rilatoj de Barato kaj Ĉinio subskribis komunan deklaron, laŭ kiu iliaj trupoj devas fortiriĝi de la disputataj terenoj en Himalajo por fini longdaŭran konfrontiĝon. Ĉina ministro Wang Yi kaj lia barata kolego Subrahmanyam Jaishankar renkontiĝis en Moskvo, Rusio, kaj priparolis la streĉan aferon, kiu jam kaŭzis pereon de dekoj da militistoj kaj premon sur ĉinajn firmaojn en Barato. La landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio daŭras ekde la sendependiĝo de Barato. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Jemeno atakis la ĉef-urbon de Saud-Arabio: ĵaŭde, la 10an de septembro 2020, la hutia movado, batalanta en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio, raportis pri sukcesa atako kontraŭ Rijado, ĉefurbo de Saud-Arabio. La ribeluloj uzis misilojn kaj spavojn kaj asertas, ke ili sukcesis trafi plurajn gravajn celojn. Saud-Arabio deklaris, ke ĝi sukcesis rebati la atakon. Hutia proparolanto diris, ke "La atako estas respondo al la konstanta kresko de streĉecoj kaj daŭra blokado de nia lando fare de la malamiko". Li promesis daŭrigi la atakojn se Saud-Arabio ne ĉesigos la militadon en lia lando. Ĉi-semajne tio estas jam kvara atako de la hutioj kontraŭ Saud-Arabio. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Daŭra minaco de Trump al Kubo: ĵaude, la 10an de septembro 2020, la usona prezidento Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la tiel nomatan "Leĝon prikomerco kun la malamiko", statuton el la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo. Trump deklaris: “Mi decidis, ke estas afero de nacia intereso de Usono ampleksigi tiujn ĉi regulojn kontraŭ Kubo por unu plian jaron”. Krome, la ŝtatestro ampleksigis siajn povojn por doni al si la liberecon agi rilate al la plenumo de tiu sieĝo kaj rilate al transdono de permesoj por individuaj transakcioj. Donald Trump devis decidi antaŭ la 14a de septembro, ĉu longigi la limigojn kontraŭ Kubo sub la nomata Leĝo el 1917, kiun uzis Prezidento John Kennedy siatempe, kiam en 1962 li decidis trudi sieĝon kontraŭ Havano, kaj de tiam, la sekvaj dek prezidentoj ĝin renovigis. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)