Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-09-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Kargotransportado inter Ĉinio kaj Eŭropo kreskas malgraŭ la
pandemio
– Japanio havas novan ĉefministron
– Poŝtelefonoj de Huawei uzos propran operaciumon en 2021
–  Oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Kargotransportado inter Ĉinio kaj Eŭropo kreskas malgraŭ la
pandemio
En aŭgusto, 1 247 kargotrajnoj transportis 110 000 kontenerojn
inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ili daŭre ludas rolon en preventado kaj
regado de KOVIM-19, rekomenco de produktado kaj stabiligo de
mondaj proviz-ĉenoj.
– Japanio havas novan ĉefministron
La 16-an de septembro Yoshihide Suga, la nova estro de la japana
reganta Liberal-Demokratia Partio, estis oficiale elektita kiel nova
japana ĉefministro en eksterordinara parlamenta sesio. Suga
promesis daŭrigi politikojn pri mona malstreĉado kaj fiska
stimulado kun la celo mildigi deflacion kaj stimuli kreskon de
japana ekonomio.
– Poŝtelefonoj de Huawei uzos propran operaciumon en 2021
Huawei anoncis, ke ĝia propra operaciumo Harmony estos
ekuzata en saĝ-telefonoj venontjare. Tio markas gravan trarompon
de ĉinaj kompanioj pri uzado de memesplorita operaciumo kaj
ekhavo de propra konkurebla softvaro. La operaciumo jam estas
uzata en saĝaj televidiloj de Huawei.
–  Oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj

En la kunsido de sciencistoj en la 11a de septembro, ĉina
prezidanto Xi Jinping alvokis sciencistojn preni sur sin la taskojn
de novigo de scienco kaj tekniko, emfazante, ke oni devas vigle
disvastigi la spiriton de sciencistoj. En sia libro Regado de Ĉinio, Xi
substrekas, ke por atingi prosperon kaj rejuniĝon, Ĉinio nepre
devas sin dediĉi al antaŭenigo de scienco kaj teknologio.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn