Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoScienca subteno por Joe Biden: ĵaŭde, la 17an de septembro 2020, la revuo Scientific American, la plej malnova daŭra publikaĵo de Usono, rompis preskaŭ du jarcentojn de politika neŭtraleco: por la unua fojo en la 175 jaroj de sia historio, la scienca revuo anoncis sian subtenon al unu de la prezidentaj kandidatoj, Joe Biden. Per malferma letero, la eldonantoj de la revuo skribis, ke ili sentas sin “devigitaj” subteni la demokratan kandidaton al la Blanka Domo, Joe Biden, deklarante, ke “la evidentaĵoj kaj la scienco montras, ke Donald Trump grave damaĝis Usonon kaj ties civitanojn, ĉar li rifuzas la evidentaĵojn kaj la sciencon”. La aŭtoroj kritikis ĉefe la kontraŭefikan respondon al la pandemio flanke de la administracio de Trump kaj la konstantaj klopodoj de la ŝtatestro minimumigi la gravecon de la situacio kaj la mortiga kapablo de la kronviruso. “La plej detrua ekzemplo estas lia malhonesta kaj malkapakla respondo al la pandemio de Kovim-19 [Covid-19], kiu mortigis pli ol 190 000 usonanojn”, skribis la eldonistoj. En la eldonaĵo oni asertas, ke la neglekto de Trump “rigardi la evidentaĵojn kaj agi konsekvence preteriras la viruson”. La revuo ankaŭ kritikis la konstantajn klopodojn de Trump por elimini la Leĝon de Protekto de Paciento kaj Sanzorgoj Alireblaj, nomata Obamacare, sen doni alternativojn, kune kun la proponitaj tranĉoj de miloj da milionoj de dolaroj al la naciaj institutoj de sano, la nacia fondaĵo de sciencoj kaj la centroj por rego kaj prevento de malsanoj. La revuo opinias: “Joe Biden, male, estas preparita kaj portas planojn por regi Kovim-19 [Covid-19], plibonigi la medicinan atenton, redukti la karbonemisiojn kaj restarigi la rolon de la legitima scienco ne laŭ formulado de politikoj”, argumentis la eldonistoj, aldonante, ke la eksa vicprezidento “ transformis siajn konojn en proponojn de solidaj politikoj”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Donald Trump konfesis, ke li planis murdon de la prezidento de Sirio: marde, la 15an de septembro 2020, Usona Prezidento Donald Trump rakontis, ke en 2017 oni proponis al li, ke oni murdu Prezidenton de Sirio Baŝar al-Asad, sed li rezignis pri la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Nun la prezidento diris, ke li ne bedaŭras, ke li ne ordonimortigi sian sirian samroluon kaj ke li povintus fari tion iam ajn, se li dezirus. La 16an de septembro la registaro de Sirio reagis al la konfeso de Donald Trump kaj deklaris: La konfeso pri tia paŝo fare de Trump konfirmas, ke la administracio de Usono estas fripona kaj eksterleĝa ŝtato kaj sekvas la samajn taktikojn de teroristaj grupoj kun murdoj kaj atencoj, sen konsideri iun ajn juran, humanitaran aŭ moralan regon aŭ regulojn por atingi siajn interesojn en la regiono." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La fajro-diablo: antaŭ nelonge, la germana ĉiusemajna magazino Der Spiegel publikigis artikolon kun rimarkinda titolo: "La fajro-diablo". Ĝi montras Donald Trump kun lumigita alumeto en la mano, fone de fajraj flamoj de tumulto, kun bildo de manifestaciantoj kaj sekurecaj policanoj. La morto de George Floyd estigis protestan ondon en Usono kaj en la mondo. Donald Trump instigas malamon por distri de sia propra fiasko - kaj li uzas kritikindajn metodojn por certigi sian reelekton. Germanoj estas pli maltrankvilaj pri la politiko de Donald Trump ol pri la pandemio: lastatempe, la plej granda asekura firmao de Germanio R+V (Raiffeisen- und Volksbanken Versicherung) publikigis jaran liston, pri kio la germanoj estas la plej maltrankvilaj. La rezulto montris, ke la detrueco de politikoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump okupas la unuan lokon en la listo, kaj la elekto de malsaniĝo pro la nova kronviruso okupas nur la 17an lokon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia kaj Der Spiegel)