Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEŭropa Unio dialogas kun Ĉinio: Michael Borchmann, eksa estro
de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Hessen kaj honora konsilisto de la departemento pri akcelo de investo en la ĉina Ministerio de Komerco, verkis artikolon pri la videokonferenco de la gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj Eŭropa Unio. Borchmann diris, “Laŭ mi, la 14a de septembro 2020 estas bona tago. Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis per videoligo kun gvidantoj de EU, inkluzive de prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kaj Angela Merkel, kancelierino [ĉefministro] de Germanio, deĵoranta prezidanto-lando de EU. Komence de la kunveno, Xi alvokis Ĉinion kaj EU persisti en paca kunekzisto, malfermo kaj kunlaboro, multflankismo, dialogo kaj konsiliĝo kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por stabila disvolviĝo. Merkel estis kontenta pri la kunveno, dirante, ke ĝi estis bona, publika kaj sincera komunikado. La du flankoj konsentis starigi altnivelajn dialogajn mekanismojn pri klimato kaj medio kaj pri cifereca sektoro por plifortigi la duflankan partnerecon. Konkrete, la du flankoj definitivigos la interkonsenton pri investado, reasertos la klopodojn por komuna traktado de klimatŝanĝiĝo kaj diskutos pri la rolo de Ĉinio en Afriko.” (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Scienca subteno por Joe Biden: ĵaŭde, la 17an de septembro 2020, la revuo Scientific American, la plej malnova daŭra publikaĵo de Usono, rompis preskaŭ du jarcentojn de politika neŭtraleco: por la unua fojo en la 175 jaroj de sia historio, la scienca revuo anoncis sian subtenon al unu de la prezidentaj kandidatoj, Joe Biden. Per malferma letero, la eldonantoj de la revuo skribis, ke ili sentas sin “devigitaj” subteni la demokratan kandidaton al la Blanka Domo, Joe Biden, deklarante, ke “la evidentaĵoj kaj la scienco montras, ke Donald Trump grave damaĝis Usonon kaj ties civitanojn, ĉar li rifuzas la evidentaĵojn kaj la sciencon”. La aŭtoroj kritikis ĉefe la kontraŭefikan respondon al la pandemio flanke de la administracio de Trump kaj la konstantaj klopodoj de la ŝtatestro minimumigi la gravecon de la situacio kaj la mortiga kapablo de la kronviruso. “La plej detrua ekzemplo estas lia malhonesta kaj malkapakla respondo al la pandemio de Kovim-19 [Covid-19], kiu mortigis pli ol 190 000 usonanojn”, skribis la eldonistoj. En la eldonaĵo oni asertas, ke la neglekto de Trump “rigardi la evidentaĵojn kaj agi konsekvence preteriras la viruson”. La revuo ankaŭ kritikis la konstantajn klopodojn de Trump por elimini la Leĝon de Protekto de Paciento kaj Sanzorgoj Alireblaj, nomata Obamacare, sen doni alternativojn, kune kun la proponitaj tranĉoj de miloj da milionoj de dolaroj al la naciaj institutoj de sano, la nacia fondaĵo de sciencoj kaj la centroj por rego kaj prevento de malsanoj. La revuo opinias: “Joe Biden, male, estas preparita kaj portas planojn por regi Kovim-19 [Covid-19], plibonigi la medicinan atenton, redukti la karbonemisiojn kaj restarigi la rolon de la legitima scienco ne laŭ formulado de politikoj”, argumentis la eldonistoj, aldonante, ke la eksa vicprezidento “ transformis siajn konojn en proponojn de solidaj politikoj”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Donald Trump konfesis, ke li planis murdon de la prezidento de Sirio: marde, la 15an de septembro 2020, Usona Prezidento Donald Trump rakontis, ke en 2017 oni proponis al li, ke oni murdu Prezidenton de Sirio Baŝar al-Asad, sed li rezignis pri la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Nun la prezidento diris, ke li ne bedaŭras, ke li ne ordonimortigi sian sirian samroluon kaj ke li povintus fari tion iam ajn, se li dezirus. La 16an de septembro la registaro de Sirio reagis al la konfeso de Donald Trump kaj deklaris: La konfeso pri tia paŝo fare de Trump konfirmas, ke la administracio de Usono estas fripona kaj eksterleĝa ŝtato kaj sekvas la samajn taktikojn de teroristaj grupoj kun murdoj kaj atencoj, sen konsideri iun ajn juran, humanitaran aŭ moralan regon aŭ regulojn por atingi siajn interesojn en la regiono." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)