Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa rifuĝintoj de Lesbo: dimanĉe, la 20an de septembro 2020, miloj da personoj kolektiĝis sur la stratoj de Germanio, de Berlino ĝis Kolonjo, Munkeno kaj Lepciko. Ili postulis de EU, ke tiu akceptu la azilpetantojn lasitajn sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria sur la greka insulo Lesbo.Unu manifesticianto diris: "Mi petas, ke ni estu pretaj anonci, ke tiuj homoj povas veni tien, ke ni havas spacon, resursojn, ke ni havas eblecon ion fari. Ni ne diru, ke ni ne povas administracii 1 500 migrantojn nur ĉar Hungario, Ĉeĥa Respubliko kaj aliaj landoj rifuzas akcepti rifuĝintojn". Alia manifesticianto diris: "Mi manifestacias ĉi tie, ĉar mi konsideras neakcepteblaj la decidojn de nia ministro pri internaj aferoj. Estas devo de Germanio akcepti rifuĝintojn kaj fari tiel, ke tio, kio okazas en Moria, tiuj nehumanaj vivkondiĉoj, ĉesu". Germanio ja anoncis, ke ĝi akceptos 1 553 migrantojn, kiuj plu estas nun en Grekio, ĉefe familiojn kaj infanojn, kiuj estis agnoskitaj kiel rifuĝintoj de la grekaj aŭtoritatoj. Sed Berlino plu esperas akiri eŭropan solvon kun aliaj landoj. Sume, ĉirkaŭ 12 700 personoj troviĝis sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria. Inter tiuj azilpetantoj, 9 000 estas setligitaj en nova provizora kampo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Unu plia malvenko: adoptitaj en 2010, la "celoj de Ajĉi", kiuj ambiciis konservadon de la biodiverseco, ne estas atingitaj. Laŭ la kvina Raporto pri la mondaj perspektivoj de la biodiverseco (GBO-5) publikigita mardon la 15an de septembro 2020 fare de UN, la Membro-ŝtatoj ne respektis sian engaĝiĝon. En 2010, kadre de la "Interkonsento pri Biologia Diverseco de Ajĉi" en Japanio, Unuiĝintaj Nacioj engaĝiĝis koncerne 20 celojn. Tiu dekjara plano atingas sian finon, kaj neniu el la dudek celoj estis atingitaj mondskale. UN tamen substrekas, ke "ses el ili estas efektivigotaj". Tiu konstato, kiu rivelas la malgrandan atenton dediĉitan al la mondskala biodiverseco, intervenas nur kelkajn tagojn post la publikigo de raporto de la Monda Fonduso por Naturo (WWF), ankaŭ tre alarma pri la biodiverseco: ĝi mencias malkreskon je 68% de la populacioj de sovaĝaj vertebruloj studitaj inter 1970 kaj 2016. Prokrastita post ĉiu limdato, la "Monda plano por la biologia diverseco" enlistigos "novajn celojn", precizigas la aŭtoroj de la raporto, kaj havos kiel limdaton la jaron 2030. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Fidel Castro en Nov-Jorko: sabate, la 19an de septembro 2020, la 60a datreveno de la vizito de Fidel Castro al Nov-jorko kaj lia unua parolado en la Ĝenerala Asembleo de UN estis prifestataj de solidaraj grupoj en Usono per virtuala forumo. La organizantoj de la forumo informis, ke la usona ĵurnalistino Rosemari Mealy, aŭtorino de la libro Fidel kaj Malcom X: memoroj de renkontiĝo, estis la moderatoro de la evento. Inter la partoprenontoj estis la konstanta reprezentantino de Kubo ĉe UN, Ana Silvia Rodríguez. De antaŭ 60 jaroj, la 26an de septembro, la tiama ĉefministro kuba parolis antaŭ la Ĝenerala Asembleo. Lia parolado, preskaŭ 5-hora, estas inter la plej longaj eldiritaj en UN, kaj ankaŭ unu el la plej kritikaj kaj fortaj kontraŭ la filozofio de milito kaj forrabado. La kondamno de pluraj agoj de la usona registaro kontraŭ la Kuba Revolucio kaj uzo de perforto estis la ĉefaj argumentoj de tiu parolado ofte aplaŭdataj. Iom post la venko de la Revolucio en Kubo, en januaro de 1959, Fidel alvenis al Nov-Jorko okaze de la Ĝenerala Asembleo, dum progresistaj transformoj okazantaj en la insulo, levis malestimon en la potencaj sferoj de la norda lando. La kuba gvidanto kondamnis la hontigan trakton ricevitan en la hotelo Shelburne, kaj do li decidis ekloĝi kun la tuta insula delegitaro en la hotelo Theresa, situanta en Harlem, unu el la malriĉaj kvartaloj de tiu urbo. La usonaj aŭtoritatuloj ekskludis lin de kunsidoj kaj oficialaj renkontiĝoj, sed li trovis en Harlem,- en ties loĝantaro, afro-usonanoj plejmulte,- subtenon, admiron kaj varman akcepton. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)