Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAlvoko al tutmonda kunlaboro: marde, la 22an de septembro 2020, ĉina Prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en ĝenerala debato en la 75a Ĝenerala Asembleo de UN. Xi Jinping emfazis, ke iu ajn lando ne povas serĉi siajn interesojn el malfacilaĵoj kaj tumultoj de alia lando. Se ĝi konsideras najbaron kiel malamikon, ĝi pli-malpli frue suferos minacon kaj defion. Por ke la mondo estu diverseca kaj progresema, ni devas starigi al ni koncepton pri kunlaboro kaj kungajno, forĵeti ideologian disputon, respekti disvolvan vojon de alia lando. Xi Jinping substrekis, ke la homaro ne plu neglektu la foj-refojan averton de la naturo, do ĝi devas protektadi kaj riparadi la naturon. Ni devas starigi al ni novan evolukoncepton pri novigo, kunagado, verdigo, malfermo, kaj kundivido, kaj nur tiel la monda ekonomio povos verde prosperiĝi. Xi emfazis, ke por la mondo ne eblos reveni al izoliteco, nek esti disigata de homoj. Oni ne povas eviti defiojn el ekonomia tutmondiĝo. Oni devas rekte alfronti grandajn demandojn kiel distancon inter riĉeco kaj malriĉeco. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Protestoj pri la morto de Breonna Taylor: la mortigo de nigrula ambulancistino la 13an de marto 2020, fare de policistoj pli kaj pli estigis indignon. Agentoj, provizitaj per traserĉ-mandato, agadis kadre de erara serĉavizo koncerne suspektaton, kiu ne plu loĝis en la konstruaĵo. La kontraŭ-rasismaj aktivuloj nun ne toleras, ke nur unu policisto implikita en la morto de Breonna Taylor estu persekutata. Enketo estis malfermita la 23a de septembro 2020 kontraŭ li pro endanĝerigo de la vivo de aliulo, ĉar liaj pafoj trapasis la apartementon de la najbaroj de la viktimo. Tamen, nenia persekuto estas efektivigita kontraŭ la pafintoj, kiuj mortigis la Afrik-usonaninon per almenaŭ 8 kugloj. Tiu jure arbitra decido tute ne estis akceptita de multaj homoj. Centoj da usonanoj surstratiĝis en la urbo Louisville, Kentukio, petante justecon por Brionna Taylor. La kazo de Brionna Taylor estas la lasta evento, kiu nutris la koleron kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Pledoj por reformoj: merkrede, la 23an de septembro 2020, la parolintoj en la 75-a laborsesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sin favore al la iniciatoj kontraŭ Kovim-19 [Covid-19], por multflankismo kaj reformo de la institucio internacia por adapti ĝin al la novaj kondiĉoj. La prezidento de Irano, Hasan Rouhani, refutis la punojn de Usono kontraŭ lia lando meze de la pandemio kaj taksis kruelaj la regulaĵojn de la administracio de Donald Trump. La franca ŝtatestro, Emmanuel Macron, alvokis favore al kolektivaj solvoj kaj esprimis fidon je komuna respondo de la homaro kaj en la scienco. Aliflanke, la franca prezidento atentigis pri malamikoj, kiuj komplikas la batalon kontraŭ Kovim-19 , interalie, per malesperigo kaj misinformado. Sudafriko pledis por krei mondan ordon baze de solidareco, egaleco kaj tutmonda kunlaboro, kontraŭstare al la serĉado de mallarĝaj interesoj kaj unuflankismo. La sudafrika prezidento, Cyril Ramaphosa, memorigis, kiel oni batalas nun kontraŭ la mortiga pandemio, rasismo, perforto, milito, kaj ĉefe, malegaleco. En sia parolado la sudafrika ŝtatestro ankaŭ pledis por renovigi la nunan konsiston de la Konsilio pri Sekureco , kiu ne spegulas la mondon, en kiu ni vivas. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)