Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo: lunde, la 28an de septembro 2020, la usona socia reto Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de la rusia novaĵagentejo RIA Novosti el serĉrezultoj. Tio estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj novaĵagentejoj de Rusio. Samtempe estis blokitaj la kontoj de la rusiaj novaĵagentejoj Rusio Hodiaŭ (RT) kaj Sputnik. Tvitero ne informis la agentejojn pri iuj rompoj de iliaj reguloj, nek avertis pri la blokado, nek respondis al sekvintaj plendoj. Ekde nun iliaj kontoj estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio: dimanĉe, la 27an de septembro 2020, komenciĝis grandskala batalado inter Respubliko Montara Karabaĥo kaj Armenio unuflanke kaj Azerbajĝano aliflanke. Azerbajĝano komencis ofensivon, uzante tankojn, blendveturilojn, batalspavojn kaj artilerion. Oni raportas pri centoj da pereintoj kaj vunditoj. Azerbajĝano asertas, ke ĝia ofensivo estis kaŭzita de artileria pafado fare de armenaj taĉmentoj kontraŭ ĉelandlimaj azeraj setlejoj. Armenio neas tion kaj atentigas, ke tiom grandskala ofensivo ne povus esti aranĝita kiel tuja reago al ajna pafado, do laŭ Armenio temas pri atako de antaŭlonge preparita. (Legu ampleksan raporton en Vikinovaĵoj)

Angolo, Afriko, batalas la pandemion: vendrede, la 25an de septembro 2020, Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas daŭrigi sian helpon al Angolo laŭ sia kapablo kaj sendos kontraŭepidemian grupon de medicinaj fakuloj al tiu lando en proksima estonteco. Dum sia telefona konversacio kun Angola Prezidento Joao Lourenco, Xi Jinping diris ankaŭ, ke Ĉinio volas doni prioritaton al dividado kun afrikaj landoj post kiam ilia vakcina esplorado kaj ekspluatado sukcesos kaj ekuziĝos. Li diris, ke fronte al la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la ĉina kaj angola registaroj prenis decidajn rimedojn kaj efike bridis la epidemion surbaze de la principo meti popolon kaj vivojn sur la unuan lokon. Li diris, ke Angolo estas grava partnero de Ĉinio en Afriko, kaj ke Ĉinio kaj Angolo estas bonaj fratoj kaj partneroj de sincereco, veraj rezultoj, afineco kaj bonintenco. Ĉinio apogas Angolon sendepende esplorserĉi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj kaj volas labori kun Angolo por gvidi la duflankajn rilatojn kaj konduki la ĉina-angolan strategian partnerecon al pli alta nivelo. Xi Jinping aldonis, ke Ĉinio volas striktigi kunordigon kun Angolo pri multflankaj kaj internaciaj aferoj por kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj defendi multflankismon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)