Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa homaj rajtoj en Ĉinio: marde, la 6an de oktobro 2020, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN), Zhang Jun alparolis la Ĝeneralan Asembleon de UN pri la atingoj de Ĉinio pri homaj rajtoj. Li diris, ke la ĉina popolo atingis grandan sukceson pri homaj rajtoj post la fondiĝo de nova Ĉinio antaŭ 71 jaroj. Ĉinio ĉiam metas la popolon en la centron, solvis la nutraĵan kaj vestan problemojn de 1,4 miliardoj da homoj kaj liberigis 850 milionojn da homoj el malriĉeco. Ĉinio persiste metis la vivon plej supera, adoptis la plej severajn kaj plenajn rimedojn por preventi kaj regi la epidemion kaj gajnis gravan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio persistas en la protektado de internacia justeco, kontraŭas intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj kaj parolas por evoluantaj landoj subtenante justecon por ili. Li diris, ke Ĉinio severe defendas sian ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolviĝon, inkluzive antaŭenigon de disvolviĝo de okcidentaj regionoj inkluzive de Xīnjiāng, kaj ankaŭ la konservadon de prospero kaj stabileco de Honkongo. Ĉinio bonvenigas egalecan dialogon, sed firme oponas intervenon, duoblajn normojn kaj politikan konfrontiĝon. Sur la bazo de egaleco, respekto, malfermiteco kaj toleremo, Ĉinio klopodas, ke "ĉiuj homoj ĝuas homajn rajtojn". (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Faŝismo sen masko: lunde, la 5an de oktobro 2020, Donald Trump forlasis la malsanulejon, revenis al la Blanka Domo en Vaŝingtono kaj tie, dramece kaj defie, publike demetis sian maskon, malgraŭ la fakto, ke li estas infektita per la kronviruso. Li klare celas politikan spektaklon dum la lastaj semajnoj antaŭ la usona balotado, kaj li malkaŝe montras sin kiel agresema faŝisto, kiu kaj politike kaj fizike infektas Usonon kaj la mondon per siaj katastrofaj decidoj. (Laŭ raporto de Studio)

Centoj da migrantoj estis forpelitaj de kampadejo en Bosnio: antaŭ kelkaj tagoj, la aŭtoritatoj en Bosnio komencis forpeli la migrantojn de la kampadejo Bira. Ili delokis ilin al la kampadejo Lipa, ankaŭ en Bosnio, jam homplena kaj maltaŭga pro la vintra klimato. La Organizaĵo Internacia por la Migradoj (OIM) kondamnis la agadon senutilan kaj nehumanan. La evakuitaj personoj tranoktas en malvarmeco sen ŝirmilo, en nehumaneca maniero. Antaŭ tri jaroj, kiam aliaj Balkanaj landoj fermis siajn landlimojn, Bosnio fariĝis prempasejo por miloj da migrantoj, kiuj deziras atingi nordan kaj okcidentan Eŭropon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)