Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNe okazos dua ondo de epidemio en Ĉinio: marde, la 13an de oktobro 2020, laŭ raporto de rusa amaskomunikilo, kiam draste kreskas konfirmitaj kazoj de nova kronvirusa pneŭmonio en multaj landoj, en Ĉinio ĉiutage aperas nur kelkaj dekoj da kazoj, kaj la totala kvanto de la kazoj estas limigita al 85 000. Rusa virusologo Anatolij Altŝtejn, virusologo de la Esplorcentro [Nikolaj] Gamalei pri Epidemiologio kaj Mikrobiologio en Moskvo, analizis, ke en Ĉinio ne povos aperi dua ondo de la epidemio. Rilate la dubon de iuj landoj pri tiel malalta proporcio de infektiĝoj,, diris, ke la esenca kaŭzo, pro kiu Ĉinio efike interrompis la propagiĝon de la epidemio, kuŝas en la altefikaj rimedoj alprenitaj de la registaro kaj en la bona disciplino de la publiko. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La Kronviruso kaŭzas ekstreman malriĉecon: proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de Kovim-19 [Covid-19]. En la raporto Malriĉeco kaj Prospero Dividita 2020, la Monda Banko indikas, ke la kresko en la perspektivoj ĉefe obeas seriozajn defiojn-konfliktojn, klimatŝanĝiĝon, krom la pandemio, kiujn alfrontas ĉiuj landoj, sed specife tiuj kun plurnombra malriĉa loĝantaro. Se konfirmiĝos la plej malbonaj antaŭvidoj, en 2021 preskaŭ 150 milionoj da personoj tutmonde povus iĝi ekstreme malriĉaj. Tio interalie implicas, se konfirmiĝos la antaŭvido, ke la krizo povus puŝi 4,7 milionojn da latinamerikanoj al ekstrema malriĉeco en 2020. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Interkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano: sabate, la 10an de oktobro 2020, Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon en Montara Karabaĥo. Tio estas rezulto de intertrakto en Moskvo inter ministroj pri eksteraj aferoj de Armenio, Azerbajĝano kaj Rusio. La flankoj interŝanĝos militkaptitojn kaj mortigitojn laŭ normoj de la Internacia Ruĝa Kruco. La milito eksplodis la 27an de septembro, kiam Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Dum du semajnoj la azera armeo okupis dek setlejojn, ĉefe en la suda parto de la regiono, kiu ĝis la disfalo de Sovetunio estis parto de Azerbajĝano kaj estis okupita de armenaj trupoj rezulte de la milito en 1992-1994. Oni raportis jam milojn da pereintoj, kaj ankaŭ ke oni grandskale rompas la interkonsenton, dum la milito senĉese daŭriĝas. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)