Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoArgentino komdamnas usonan agreson kontraŭ Venezuelo: lunde, la 12an de oktobro 2020, Argentina prezidento Alberto Fernández nomis neakceptebla ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj kondamnis la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo. Fernández emfazis, ke en UN li montris sian nekonsenton pri tiu blokado ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Venezuelo kaj insistis pri la bezono helpi al dialogo por ke la venezuelanoj trovu eliron. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Ne okazos dua ondo de epidemio en Ĉinio: marde, la 13an de oktobro 2020, laŭ raporto de rusa amaskomunikilo, kiam draste kreskas konfirmitaj kazoj de nova kronvirusa pneŭmonio en multaj landoj, en Ĉinio ĉiutage aperas nur kelkaj dekoj da kazoj, kaj la totala kvanto de la kazoj estas limigita al 85 000. Rusa virusologo Anatolij Altŝtejn, virusologo de la Esplorcentro [Nikolaj] Gamalei pri Epidemiologio kaj Mikrobiologio en Moskvo, analizis, ke en Ĉinio ne povos aperi dua ondo de la epidemio. Rilate la dubon de iuj landoj pri tiel malalta proporcio de infektiĝoj,, diris, ke la esenca kaŭzo, pro kiu Ĉinio efike interrompis la propagiĝon de la epidemio, kuŝas en la altefikaj rimedoj alprenitaj de la registaro kaj en la bona disciplino de la publiko. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La Kronviruso kaŭzas ekstreman malriĉecon: proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de Kovim-19 [Covid-19]. En la raporto Malriĉeco kaj Prospero Dividita 2020, la Monda Banko indikas, ke la kresko en la perspektivoj ĉefe obeas seriozajn defiojn-konfliktojn, klimatŝanĝiĝon, krom la pandemio, kiujn alfrontas ĉiuj landoj, sed specife tiuj kun plurnombra malriĉa loĝantaro. Se konfirmiĝos la plej malbonaj antaŭvidoj, en 2021 preskaŭ 150 milionoj da personoj tutmonde povus iĝi ekstreme malriĉaj. Tio interalie implicas, se konfirmiĝos la antaŭvido, ke la krizo povus puŝi 4,7 milionojn da latinamerikanoj al ekstrema malriĉeco en 2020. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)