Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-10-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio avertas kontraŭ Usono: vendrede, la 23an de oktobro 2020, la ĉina prezidento Xi JinPing avertis kontraŭ Usono, ke la ĉina popolo neniam kliniĝos fronte al minacoj kaj batalos kontraŭ invandontojn. Li diris: “Neniam ni restos senregaj, kiam nia suvereneco estas minacata kaj neniam ni permesos, ke ajn forto invadu aŭ dividu nian landon”, avertante Usonon kaj ties nunan politikon de atako kontraŭ la azia giganto sur diversaj frontoj. Sen specife aludi Vaŝingtonon aŭ ties prezidenton Donald Trump, la ĉina prezidento kondamnis la "unuflankismon, protektismon kaj egoismon ekstreman”, samkiel la “arogajn agojn, hegemoniajn kaj persekutajn, kiuj", li diris, "kondukas nin nenien”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Solidareco kun sendokumentuloj: sabate, la 19an de oktobro 2020, pluraj miloj da manifestaciantoj en Parizo paŝadis kun sendokumentuloj por postuli aranĝon pri reguligado de dokumentoj kaj favoran agadon de la registaro por la fremdaj laboristoj, kiuj estis "ĉe la avangardo" dum la sanitara krizo. La organizantoj postulas, krom la reguligon de la sendokumentuloj, la fermon de la Administraciaj detencentroj kaj loĝejojn por ĉiuj. La nombro de kontraŭleĝaj enmigrintoj en Francio estas taksata inter 300 000 kaj 600 000. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Pola kortumo ebligis malpermeson de abortigoj: ĵaŭde, la 22an de oktobro 2020, la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke la aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de la feto, estas "malkongrua" al la konstitucio. Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de la lasta premiso, sed la reganta dekstra partioJuro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon. Ĉi-jare en Pollando, kie loĝas 38 milionoj da homoj, okazas malpli ol 2000 laŭleĝaj abortigoj. Virinaj organizaĵoj asertas, ke ĝis 200 mil abortigoj okazas kontraŭleĝe aŭ eksterlande. La Konsilio de Eŭropo tuj kondamnis la verdikton. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)