Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-10-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio antaŭenigos mondan
ekonomian revigliĝon
– Terpentraĵo kun felisa desegno trovita en Peruo
– Partikloj kun la nova koronviruso povas propagiĝi ĝis
maksimume 6 metroj
– Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!
 
– Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio antaŭenigos mondan
ekonomian revigliĝon
 
Homoj kaj amaskomunikiloj de multaj landoj tre priatentis la
ekonomiajn datumojn por la antaŭaj tri trimestroj publikigitajn de
la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 19a de oktobro,
opiniante, ke la ĉefaj ekonomiaj indicoj de Ĉinio montras
pozitivan tendencon, kaj la rapida revigliĝo de la ĉina ekonomio
antaŭenigos tutmondan ekonomian revigliĝon.
 
– Terpentraĵo kun felisa desegno trovita en Peruo
 
La 16an de oktobro la perua ministerio pri kulturo anoncis, ke
nova terpentraĵo estis malkovrita en la fama dezerta regiono
Nazca. Pli antikva ol la famaj Nazca-terpentraĵoj, ĝi estas felisa
desegno longa je 37 metroj, kiu apartenas al la malfrua periodo
de la kulturo Paracas, kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La felisaj

desegnoj estas ofte troveblaj sur argilaĵoj kaj teksaĵoj de
Paracas.
 
– Partikloj kun la nova koronviruso povas propagiĝi ĝis
maksimume 6 metroj
 
Kiom for partiklo kun la nova koronviruso povas iri? Kiom da
flugantaj eretoj fariĝos aerosolaj partikloj? La gazeto Nano
Letter, eldonita de Usona Kemia Societo publikigis la
esplorrezulton: en malsekaj kaj malvarmaj kondiĉoj, flugantaj
eretoj povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj. La esploristoj
opinias, ke en humida kaj malvarma medio, la 6-futa socia
distanco proponita de la usona Centro por Preventado kaj
Regado de Malsanoj ne estas sufiĉe granda por tute eviti
kontakton kun la viruso. 
 
– Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino
 
Lastatempe la kompanio Baidu anoncis ekfunkciadon de servo
pri aŭtomata taksio en Pekino. Oni povas, per la apoj Baidu
Mapo kaj Apollo GO, senpage sperti veturadon per ĝi. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping atentigas pri
tio, ke novigo estas la ĉefa forto de disvolvado kaj provizas
altkvalitajn sciencon kaj teknikon por antaŭenigi modernan
ekonomion.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn