Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDua uragano en Centra Ameriko: vendrede, la 13an de novembro 2020, Honduro, Gvatemalo kaj Nikaragvo komencis evakuadon de la loĝantoj pro la minaco de dua uragano en daŭro de du semajnoj. La tropika tempesto plifortiĝis sur la varma akvo de la Kariba Maro kaj minacas areojn kaj loĝantojn jam damaĝitajn. La uragano Iota sekvas la saman irvojon kiel la uragano Eta kaj povus fariĝi uragano je 2a aŭ 3a kategorio sur skalo de 1 ĝis 5, antaŭ ol atingi la kariban marbordon norde de Nikaragvo, laŭ la "Nacia Centro de la Uraganoj" (NCU). La prezidento de Gvatemalo akuzis vendrede industrilandojn asertante, ke ili kulpas pri la katastrofoj kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo, kiu damaĝas la regionon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Pariza Paca Forumo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, en la 3a Pariza Paca Forumo ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon titolitan Komunaj Klopodoj por Batali kontraŭ Epidemio, Akceli Reprosperiĝon kaj Strebi al Paco. Li emfazis, ke alfronte al defioj diversaj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon [homaron]. En sia parolo Xi Jinping diris, ke nun rapide ŝanĝiĝis la monda strukturo kaj evidente kreskis necerteco pri la internacia situacio. La tutmonda defio devas esti respondita de la tuta mondo. Li prezentis tri proponojn.
Unue, unuiĝi kaj komune batali kontraŭ la epidemio. Li montris, ke ankoraŭ disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Oni devas meti la vivon de la popolanoj sur la unuan lokon, plene sekvi la gvidan rolon de Monda Organizo pri Sano kaj antaŭenpuŝi internacian komunan regadon kaj preventadon kontraŭ la epidemio.
Due, malfermiĝi kaj kunlabori por akceli reprosperiĝon. Ĉinio praktikos novan disvolvan koncepton, konstruos novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan disvolviĝon.
Trie, insisti pri justeco kaj protekti pacon. Ĉiuj flankoj devas insisti pri paca kunekzisto, respekti la disvolvajn rajton, vojon kaj formon de ĉiuj landoj, persisti en multflankismo, oponi ian ajn terorismon aŭ ekstremismon kaj protekti egalecon, justecon kaj pacon de la mondo. Xi Jinping emfazis, ke paco kaj disvolvado estas ĉeftemo de la epoko. Vizaĝante al la defioj ĉiuj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon [homaron]. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Migrantoj dronis dum ŝippereo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, la Internacia Organizo por Migradoj (IOM) en sia komunikaĵo raportis pri ŝippereo en Mediteraneo marvaste de la libia marbordo, kiu mortigis almenaŭ 70 personojn. Tridek korpoj grundis sur plaĝo okcidente de Libio. Kelkajn horojn poste, dronis alia boato transportanta pli ol 120 personojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn, kio kaŭzis dudek mortojn. Bonŝance, 47 elsaviĝintoj estis transportitaj al la tero fare de la marborda patrolo kaj fiŝkaptistoj, sed 31 korpoj estis trovitaj dum la serĉado, kiu daŭras. De post la jarkomenciĝo, almenaŭ 900 personoj dronis en Mediteraneo, provante atingi la eŭropajn marbordojn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)