Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProtestoj en Pollando: la streĉiteco plu kreskas en Pollando. En Varsovio, pluraj miloj da ekstremdekstruloj marŝadis merkrede, la 11-an de novembro [2020], manifestaciante je la Nacia tago de sendependeco, spite la malpermeson de la municipaj aŭtoritatoj pro la pandemio Kovim-19 [Covid-19]. La manifestacio aĉiĝis, kiam ekstremdekstraj aktivuloj ekflamigis apartementon, kiu elmetis ĉielarkan flagon. La partoprenintoj, inter kiuj granda parto ne surhavis maskojn, skandis: "Dio, honoro, patrio!". Okazis eĉ, ke oni atakis la policon, vundinte 35 policajn oficirojn, tri el kiuj plu estas en malsanulejo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Unuiĝintaj Nacioj kritikas Usonon: laŭ raporto de la 3a de novembro 2020 de ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, la reguloj truditaj al Kubo negative kaj damaĝe influas la interesojn de Eŭropa Unio kaj perfortas la normojn ĝenerale akceptitajn pri la internacia komerco. La dokumento de la UN-estro pri tiu ĉi temo publikiĝas ĉiujare sub la titolo "Bezono ĉesigi la usonan blokadon ekonomian, komercan kaj financan trudatan de Usono kontraŭ Kubo". La raporto enhavas kontribuon de 160 membroŝtatoj de la multflanka organo, inkluzive de EU. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Soci-politika krizo en Usono: sabate, la 7an de novembro 2020, Joe Biden venkis en la balotado por la usona prezidenteco, dum la nuna Prezidento Donald Trump rifuzas agnoski sian malvenkon. Joe Biden venkis kun preskaŭ 52% da voĉdonoj, 4 milionoj pli ol por Donald Trump. La senĉesa politika kaoso kaj la ekonomia recesio en Usono daŭras, dum la usona popolo funebras jam centmilojn da mortoj pro Kovim-19. (Laŭ raporto de STUDIO)