Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTrajno inter Ĉinio kaj Germanio: sabate, la 28an de novembro [2020], nova kargotrajna itinero malfermiĝis por kunligi Hamburgon en Germanio kaj Xuzhou, industrian kaj transportan nodon en orienta Ĉinio. Ĉina-eŭropaj fervojaj interligoj estis fortigitaj post kiam la kronvirusa pandemio interrompis maran kaj aeran trafikon. La fervoja kompanio diris, ke dum la vojaĝo sur la itinero longa je pli ol 10 000 kilometroj, la trajno trapasos Kazaĥion, Rusion, Belorusion kaj Pollandon kaj atingos Hamburgon post 15 tagoj. (Laŭ raporto de ĈRI)

Murdo de irana nukleo-sciencisto: sabate, la 28an de novembro [2020], la Irana Ministerio de Defendo anoncis, ke vendrede [27 nov 2020] “armitaj teroristoj” murdis la ĉefan iranan nukleo-fizikiston Mohsen Fakhri Zadeh, kiu estris la iranan nuklean programon. Laŭ lokaj mediatoj, li estis atakita 60 kilometrojn nordoriente de de la ĉefurbo Teherano. Atestantoj diris, ke kiam la veturilo de la sciencisto iris sur strato de la vilaĝo, eksplodo okazis sekvita de pafado, kiu mortigis kelkajn homojn. La ministerio aldonis, ke la sciencisto estis severe vundita kaj portita al malsanulejo, sed la medicina teamo malsukcesis savi lin. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Plejnovaj statistikoj: laŭ la plej nova statistiko de la 26a de novembro [2020] de la Monda Organizo pri Sano, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la tuta mondo estas pli ol 60 074 000 [sesdek milionoj sepdek kvar mil] kaj la nombro de mortoj pro la viruso estas pli ol 1 416 000 [unu miliono kvarcent dekses mil]. Laŭ ĝenerala antaŭkalkula raporto de la usona Centro pri Preventado kaj Regado de Malsanoj [CDC], la nombro de usonaj mortintoj pro la kronvirusa malsano atingos 394 000 [tricent naŭdek kvar mil] ĝis 321 000 [tricent dudek unu mil] la 19an de decembro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)