Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHungario malobservas eŭropan juron: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], Hungario estis kondamnita de la justica kortumo de Eŭropa Unio pro ties malobservo de la eŭropa juro koncerne azilon pro la efektivigo de "transitejoj” ĉe sia landlimo kun Serbio. La justica kortumo de EU opinias, ke la azilpetantoj estas detenitaj en la transitejaj kampoj sen valida kialo kaj en majo 2020 postulis liberigi ilin. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Tutmonda rekordo de rifuĝintoj: ĵaŭde, la 10an de decembro [2020], la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi deklaris, ke la mondo bedaŭrinde atingas "gravan turnopunkton" kaj avertis, ke la situacio pligraviĝos, se "la estroj de la mondo ne haltigos la militojn". "La internacia komunumo ne sukcesas antaŭgardi la pacon", li diris substrekante, ke la trudataj delokitoj duobliĝis dum la lasta jardeko. La nombro de rifuĝintoj kaj delokitoj en la mondo superis 80 milionojn meze de la jaro 2020. Tio estas rekordo, kaj la nunaj kaj novaj konfliktoj, kiel ankaŭ la nova kronviruso, havas katastrofajn sekvojn al ilia vivo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Uraganoj en Florido: ĉi-jare, la florida urbo Miamo profunde suferis pro la multobliĝo de tempestoj kaj uraganoj. La universitato de Miamo konstatas, ke la loĝejoj de la plej malriĉaj homoj, situantaj en la plej malaltaj lokoj, estis aparte submetitaj. La universitato fakte konstatas, ke pli ol duono el la "ne tro kostaj loĝejoj" en la areo troviĝas du metrojn sub la marnivelo. La kvartalo nomata "Malgranda Haitio", estas tradicie loĝata de la haitidevena komunumo kaj de negraj aŭ hispanidaj loĝantoj. Ties iom pli alta altitudo estas hodiaŭ la celo de riĉaj aĉetontoj kaj investistoj, rimarkas la gazetoMiami Herald. La gazeto skribis: "Restadi alte kaj seke" estos lukso pli kaj pli multekosta en la venontaj jaroj." (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)