Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEmmanuel Macron estis infektita: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], la franca prezidentejo diris en deklaro, ke franca prezidento Emmanuel Macron estis ekzamenita pri la nova kronviruso, kaj la rezulto montris pozitivan reakcion. Laŭ alia raporto, franca ĉefministro, parlamenta prezidanto kaj la edzino de Macron komencis sin izoli pro la kontakto kun la prezidento. Samtage ankaŭ la portugala ĉefministrejo deklaris, ke la ĉefministro nuligis ĉiujn oficialajn aktivecojn kaj komencis sin izoli pro la kontakto kun Macron. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio: vendrede, la 18an de decembro [2020], la ĝenerala sekretario de UN António Guterres alparolis la germanan federacian parlamenton, alvokante, ke la tuta mondo kunlaboru por batali kontraŭ la epidemio, kaj kondamnante falsajn informojn damaĝantajn tutmondajn klopodojn kontraŭ la epidemio. António Guterres diris, ke de post la fondiĝo de UN neniu alia defio estas pli grava ol la kronvirusa epidemio, kaj la mondo suferas la plej seriozan ekonomian krizon post la Dua Monda Milito. En multaj lokoj aperis tendenco de izolismo, nur monda kunlaboro helpos nin venki la epidemion. António Guterres ankaŭ diris , ke krom la kronviruso ekzistas ankaŭ la "viruso" de falsaj informoj. Senbride plivastiĝis falsaj informoj, diversaj misfamoj kaj komplotaj diraĵoj dum la kronvirusa epidemio. UN surbaze de scienco kaj fakto starigas la fidon de homoj je la senvirusiga laborado. Parolante pri vakcino kontraŭ la kronviruso Guterres diris, ke vakcino devas esti publika produkto akirebla kaj kostelportebla por ĉiuj homoj de la mondo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Hungario malobservas eŭropan juron: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], Hungario estis kondamnita de la justica kortumo de Eŭropa Unio pro ties malobservo de la eŭropa juro koncerne azilon pro la efektivigo de "transitejoj” ĉe sia landlimo kun Serbio. La justica kortumo de EU opinias, ke la azilpetantoj estas detenitaj en la transitejaj kampoj sen valida kialo kaj en majo 2020 postulis liberigi ilin. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)