Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa irana nuklea interkonsento: marde, la 22an decembro [2020], Ĉinio alvokis revenigi la iranan nuklean interkonsenton sur la ĝustan vojon kaj petis Usonon realiĝi al la interkonsento kiel eble plej frue. Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio ĉe UN diris interalie, ke la unuflanka retiriĝo de Usono el la interkonsento en majo 2018, ĝia daŭra forta premado sur Iranon kaj ĝia subfosado de la klopodoj de la partioj por subteni la interkonsenton estas veraj kaŭzoj de la nuna senelirejo de la irana nuklea demando. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Verdikto kontraŭ teroristo: lunde, la 21an de decembro [2020], kortumo en la germana urbo Magdeburgo verdiktis al porĉiama malliberejo, kun minimumo de dek kvin jaroj, kontraŭ 28-jara germano, aŭtoro de la rasisma kaj antisemitisma atenco en Halle-urbo, Germanio. La 9an de oktobro 2019, provizite per multaj armiloj kaj militvestite, tiu ekstremisma simpatianto, kiu suferas personajn perturbojn, filmis kaj diskonigis realtempe sian provon de sturmo kontraŭ sinagogo dum la juda festo Jom Kipur. La masakro estis evitigita ĝustatempe, ĉar li ne sukcesis rompi la pordon de la konstruaĵo. Sed li poste celdirektis sian armilon kontraŭ preterpasantojn. Du estis mortigitaj, pluraj aliaj vunditaj, antaŭ ol la polico sukcesis deteni lin. Dum la tuta proceso, la akuzito ne esprimis ian ajn rimorson, li, tute male, ripetadis dirojn konspirajn, rasismajn, mizoginajn kaj neadismajn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Joe Biden proponas indiĝenan ministron: vendrede, la 18an de decembro [2020], la novelektita prezidanto de Usono, Joe Biden, nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj Deb Haaland. Filino de norvegdevena patro kaj indiana patrino ŝi estas oficiale listigita, kiel membro de la popolo Pueblo Laguna loĝanta en la ŝtato Nov-Meksiko ekde la 13-a jarcento. Se ŝia nomumo estos konfirmita de la Usona Senato, ŝi iĝos la unua ministro de indiĝena deveno en la historio de Usono. En sia posteno ŝi interalie regos la naturajn parkojn kaj indianajn rezervejojn de Usono. Ŝi ankaŭ havos ĉefan rolon en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Jam en 2018 ŝi iĝis la unua indiĝena deputito en la Ĉambro de Reprezentantoj, la usona parlamento, kaj faris sian ĵuron en tradicia vestaĵo de sia popolo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)