Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsono plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio: la usona registaro estis malbone preparita, mensogis al sia loĝantaro pri la danĝero de Kovim-19 kaj neglektis protekti sian popolon dum la pandemio. Ĝi apenaŭ subtenas senlaborulojn kaj malsatajn familiojn kaj nun eĉ malsukcesas lanĉi rapidan imunigan procezon. La tuta katastrofo atestas pri malkompetenta registaro, sistema manko de socia respondeco, kaj pri karikatura demokratio, en kiu ne gravas la bonfarto de la popolo, sed nur la interesoj de la malgranda riĉa klaso. (Laŭ raporto de STUDIO)

Brazila vicprezidento infektita: lunde, la 28an de decembro [2020], la oficejo de Brazila Vicprezidento Hamilton Mourão diris en deklaro, ke la vicprezidento montriĝis pozitiva dimanĉe en ekzameno pri la nova kronviruso kaj ke li restos izolita en la oficiala vicprezidenta loĝejo. Brazila prezidento Jair Bolsonaro estis infektita en julio kaj resaniĝis. Brazilo entute jam raportis pli ol cent naŭdek mil mortojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Suferas la migrantoj en Bosnio: merkrede, la 23an de decembro [2020], provizora kampadejo nord-okcidente de Bosnio kiu loĝigis 1 300 migrantojn, malaperis dum incendio. La migrantoj envolviĝis en kovrilojn kaj dormosakojn provante rezisti al malvarmo kaj vento. Frostigitaj, kelkaj migrantoj ne disponis pri ŝuoj taŭgaj por vintraj temperaturoj; la bildoj raportitaj de la agentejo AP montras homojn en ŝuoj sen ŝtrumpetoj. Bosnio fariĝis transitejo preskaŭ neevitebla por miloj da migrantoj, kiuj esperas trapasi la kroatan landlimon por atingi Eŭropan Union. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)