Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-01-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Aperis mutacio de KOVIM-19 kun pli forta propagiĝa kapablo
– Ĉina Tajĝiĉuan-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de
Unesko
– Komenciĝos torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj post malpli ol
cent tagoj
– Ĉina sondilo Chang'e-5 revenigis lunan specimenon al la Tero
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!
 
– Aperis mutacio de KOVIM-19 kun pli forta propagiĝa kapablo
 
La Monda Organizo pri Sano deklaris, ke multaj esplor-institucioj
en Britio nun studas la efikon de la novkoronvirusa mutacio pri
propagiĝo, patogenezo kaj antikorpa reago. Laŭ datumoj
raportitaj de Britio, la propagiĝa kapablo de la novkoronvirusa
mutacio pliiĝis, kaj la propagiĝa indico altiĝis de 1,1 ĝis
1,5. Kazoj de tiu nova mutacio jam aperis en Aŭstralio, Islando,
Italio, Nederlando kaj Danio.
 
– Ĉina Tajĝiĉuan-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de
Unesko
 
La 17-an de decembro Tajĝiĉuan-o, la ĉina tradicia luktoarto kaj
sistemo de korpa ekzercado, estis enskribita en la Reprezentan
Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro de
Unesko. Alia honore enlistigita projekto estas "Wangchuan-
ceremonio kaj rilataj praktikoj por konservi daŭrigeblan ligon
inter homo kaj maro", kio estis kune proponita de Ĉinio kaj
Malajzio. Nun Ĉinio havas 42 nemateriajn kulturajn heredaĵojn
en la listo, okupante la unuan lokon en la mondo.

 
– Komenciĝos torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj post malpli ol
cent tagoj
 
Torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj komenciĝos en la 25-a de
marto 2021 en la Nacia Futbala Trejncentro en Fukushima,
japana gubernio trafita de cunamo en 2011. Post trapaso de
47 japanaj provincoj kaj gubernioj en 121 tagoj, la agado finiĝos
en la Tokia Olimpika Stadiono vespere de la 23-a de julio, la
malferma tago de la Tokiaj Olimpikoj. Por garantii sanon de ĉiuj
partoprenantoj, la Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj planas
simpligi programojn kaj laǔeble redukti oficialajn aǔtojn kaj
spektantojn.
 
– Ĉina sondilo Chang'e-5 revenigis lunan specimenon al la Tero
 
Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la sondilo
Chang'e-5 surteriĝis en la Aŭtonoma Regiono de la Interna
Mongolio, norda Ĉinio, kunportante specimenojn kolektitajn sur
la surfaco de la Luno. La Universala Esperanto-Asocio sendis
gratulan leteron al la Ĉina Esperanto-Ligo pri tiu trarompa
atingo. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping
klarigas, ke Ĉinio nepre devas sin dediĉi al antaŭenigo de
scienco kaj tekniko por fariĝi la ĉefa monda centro pri scienco
kaj novigo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn