Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInternacia tago pri antaŭgardo kontraŭ epidemioj: dimanĉe, la 27an de decembro [2020], Unuiĝintaj Nacioj memorfestis la unuan internacian tagon pri antaŭgardo kontraŭ epidemioj. Estroj de koncernaj institucioj de UN faris paroladojn per video, alvokante la internacian komunumon serioze tiri lecionojn el la novkronvirusa epidemio kaj pliigi investon en la preventon de epidemioj por respondi al eventualaj krizoj pri publika sano en la estonteco. Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] emfazis en sia parolado la bezonon starigi potencan prisanan sistemon kaj plifortigi teknologian kunlaboron inter landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Usono plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio: la usona registaro estis malbone preparita, mensogis al sia loĝantaro pri la danĝero de Kovim-19 kaj neglektis protekti sian popolon dum la pandemio. Ĝi apenaŭ subtenas senlaborulojn kaj malsatajn familiojn kaj nun eĉ malsukcesas lanĉi rapidan imunigan procezon. La tuta katastrofo atestas pri malkompetenta registaro, sistema manko de socia respondeco, kaj pri karikatura demokratio, en kiu ne gravas la bonfarto de la popolo, sed nur la interesoj de la malgranda riĉa klaso. (Laŭ raporto de STUDIO)

Brazila vicprezidento infektita: lunde, la 28an de decembro [2020], la oficejo de Brazila Vicprezidento Hamilton Mourão diris en deklaro, ke la vicprezidento montriĝis pozitiva dimanĉe en ekzameno pri la nova kronviruso kaj ke li restos izolita en la oficiala vicprezidenta loĝejo. Brazila prezidento Jair Bolsonaro estis infektita en julio kaj resaniĝis. Brazilo entute jam raportis pli ol cent naŭdek mil mortojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)