Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAtako kontraŭ usona kongreso: ĵaŭde, la 7an de januaro [2021], proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio atentas eventon okazantan en Usono kaj kredas, ke la usona popolo esperas sekurecon kaj pacon. Post kiam subtenantoj de Donald Trump sturmis la Kapitolon, la 7an de januaro gvidanto de la usona Demokratia Partio postulis eksigi Donald Trump, kaj sekretarioj pri trafiko kaj edukado sinsekve anoncis rezignon de iliaj postenoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Palestinaj prizonuloj en Israelo: lunde, la 4an de januaro [2021] sanitaraj aŭtoritatuloj de Palestino avertis ke miloj da prizonuloj, inter ili maljunuloj kaj aliaj suferantaj kronikajn malsanojn, estas en danĝero en la israelaj karceroj pro manko de preventaj reguloj meze de la pandemio de Covid-19. La palestina ministrino pri sano, Mai Alkaila, postulis tujan liberigon de tiuj malliberuloj, kun prioritato por la plej aĝaj kaj la malsanuloj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez Gonzáles)

Argentino permesas abortigon: merkrede, la 30an de decembro [2020], la Kongreso de la Argentina Nacio adoptis leĝon, kiu laŭleĝigas abortigon. Miloj da manifestaciantoj poste celebris la decidon surstrate, sed la Katolika Eklezio kaj evangeliismaj protestantoj esprimis bedaŭron pri la decido. Argentino kuniĝas kun Kubo, Urugvajo, Gujanokaj la Federala Distrikto de Meksiko-urbo –la solaj lokoj en Latinameriko, kie abortigo estas permesata senkondiĉe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)