Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-01-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Provkuras maglevo kun rapideco de 620 kilometroj hore
– Eŭropa Komisiono aprobis komercan uzon de artefarita koro
– Ĉina kaj malajzia entreprenoj subskribis interkonsenton pri
vakcino kontraŭ KOVIM-19
– Bov-artaĵoj prezentataj en Pekino
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!

 – Provkuras maglevo kun rapideco de 620 kilometroj hore

La 13-an de januaro komencis provfunkciado de prototipo de
maglevo rapida je 620 kilometroj pohore kaj speciala fervojo
konstruita por ĝi. La maglevo ellaborita de Ĉinio uzas la teknikon de
alt-temperatura superkondukto kaj taǔgas por la estonteca koncepto
de superrapida transportado en vakua tubo, kies rapideco povos
superi mil kilometrojn pohore.
 
– Eŭropa Komisiono aprobis komercan uzon de artefarita koro
La komerca uzo de artefarita koro fabrikita de la franca kompanio
Carmat estis aprobita de Eŭropa Komisiono. Ĝi estas farita el
biomaterialoj kongruaj kun la homa korpo kaj povas anstataŭi
homan koron. Oni atendas, ke ĝi mildigos la problemon pri nesufiĉo
de kordonacantoj. La artefarita koro provizore kostas 150 mil eŭrojn,
kaj en unu monato eblas produkti dek koroj laŭ la merkata postulo.
– Ĉina kaj malajzia entreprenoj subskribis interkonsenton pri
vakcino kontraŭ KOVIM-19

La 12-an de januaro la malajzia ŝtat-entrepreno Pharmaniaga
kaj la ĉina kompanio Sinovac subskribis interkonsenton pri
kunlaboro pri vakcino kontraŭ KOVIM-19. Laŭ la interkonsento,
Sinovac liveros al Pharmaniaga 14 milionojn da dozoj de
duonfarita vakcino, kiuj estos finproduktitaj de Pharmaniaga en
Malajzio.
– Bov-artaĵoj prezentataj en Pekino

Post malpli ol unu monato komenciĝos la Jaro de Bovo laŭ ĉina
tradicia lunkalendaro. Pro tiu speciala okazo, Nacia Art-Muzeo de
Ĉinio prezentas al vizitantoj artaĵojn pri bovoj. Pli ol 600 verkoj de
tradicia ĉina pentrarto, olepentrarto, gravurado, kaligrafio, fotarto,
metiarto kaj popolaj artoj estas montrataj en ĉiuj haloj de la muzeo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn