Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-02-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 superis 100 milionojn
– Komenciĝis pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo
– Pakitaj legomoj estas liverataj kontraŭ duono de la antaŭa
prezo dum kvaranteno en Tonghua
– Parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno de
Tagordo de Davos
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!

– Konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 superis 100 milionojn
Laǔ statistiko publikigita de la Universitato Johns Hopkins en la 26-
a de januaro, ĝis la 14-a horo kaj 22 minutoj de tiu tago, la tutmonda
nombro de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 estis 100 032 461,
el kiuj 2 149 818 mortis. Fakuloj diris, ke la pli rapida propagiĝo de
la pandemio eble rilatas al mutacioj de la nova koronviruso trovitaj
en multaj landoj. Cetere, kelkaj landoj ne adoptas striktajn rimedoj
kontraǔ la pandemio.
– Komenciĝis pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo
La 28an de januaro komenciĝis en Ĉinio la pintperiodo de tutlandaj
vojaĝoj por familiaj rekuniĝoj dum la tradicia ĉina festo -- Printempa
Festo, kiu okazos en la 12a de februaro ĉi-jare. La periodo daŭros 40
tagojn ĝis la 8a de marto. Antaŭvide estos 1 700 milionoj da
enlandaj vojaĝoj dum la periodo.
– Pakitaj legomoj estas liverataj kontraŭ duono de la
antaŭa prezo dum kvaranteno en Tonghua
Por garantii la ĉiutagan vivon de homoj dum kvaranteno, la urbo
Tonghua de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio decidis liveri al
urbanoj pakitajn legomojn sufiĉajn por kvin tagoj kontraŭ duono de

la antaŭa prezo ĝis la fino de la kvaranteno. Por malmult-enspezaj
familioj kaj maljunaj soluloj, tiuj legomoj estas tute senpagaj.
Medikamentoj aŭ bezonaĵoj por infanoj estas rete aĉeteblaj aŭ
mendeblaj ĉe la loĝkomunumo, kiu poste transdonos la aĉetitajn
varojn al tiuj homoj. Nun pli ol 800 volontuloj faras aĉetadon kaj
liveradon por la urbanoj.
– Parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno de
Tagordo de Davos
En la 25a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis la
virtualan kunvenon de Tagordo de Davos kadre de la Monda
Ekonomia Forumo. Li substrekis, ke per konservo kaj praktiko de
multflankismo kaj konstruado de homara komunumo de komuna
estonteco oni povas trakti la demandojn de la nuna epoko. En la
libro Regado de Ĉinio, li klarigas, ke Homara Komunumo de
Komuna Estonteco signifas, ke la estontecoj de ĉiuj nacioj estas
kunligitaj. Ni ĉiuj devas kune agadi por konstrui pli bonan
estontecon por la homaro.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn