Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-06-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Trovita ruino de la Granda Muro en Shaanxi
– UN lanĉis agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo"
– Migrantaj elefantoj haltis ĉe Jinning, en Yunnan-provinco
– Xi Jinping inspektis ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Trovita ruino de la Granda Muro en Shaanxi

La 8-an de junio arkeologoj malkovris ruinon de Qingping-fortikaĵo,
kiu estas kastelo de la Granda Muro en la dinastio Ming , en la urbo
Yulin de la provinco Shaanxi, en Ĉinio. La fortikaĵo estis forlasita en
la regperiodo de la imperiestro Kangxi de la dinastio Qing. Ĉar la
fortikaĵo estis kovrita de dezerto post ĝia forlaso, ĝiaj ruinoj estas
bone konservitaj.

– UN lanĉis agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo"

La 4an de junio la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN)
António Guterres lanĉis la agadplanon "jardeko por ekosistema
restarigo" por trakti la mediajn minacojn, nome biodiverseca perdo,
klimata detruo kaj pliigita poluado. La agadplano estas iniciato por
protekti kaj revivigi ekosistemojn en la mondo. La iniciato daŭros de
2021 ĝis 2030.

– Migrantaj elefantoj haltis ĉe Jinning, en Yunnan-provinco

Yunnan-a Komandejo pri Prevento de Aziaj Elefantoj Migrantaj al
Nordo, deklaris en la 7-a de junio, ke la aro da aziaj elefantoj ĉesis
migradon norden por ripozi ĉe Jinning-distrikto de la urbo Kunming.

– Xi Jinping inspektis ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai

La 7an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis
inspektovojaĝon al la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio.
En Xining, ĉefurbo de la provinco, Xi informiĝis pri iniciatoj por
krei laborpostenojn kaj pliigi enspezojn de lokanoj. En la libro
Regado de Ĉinio, li pli detale klarigas la strategion de Ĉinio por
kontraŭbatali malriĉecon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn