Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-07-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Komunista Partio de Ĉinio festis sian 100-jariĝon
– Ĉina vakcino estas taŭga por infanoj kaj adoleskantoj
– Kurso pri Thangka en universitato
– Ĉiuj 15 migrantaj elefantoj en Yunnan estas sekuraj
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Komunista Partio de Ĉinio festis sian 100-jariĝon

La 1-an de julio sur Tian'anmen-placo okazis ceremonio por festi la
centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĉina prezidanto Xi Jinping
faris gravan paroladon. Li diris, ke per kontinuaj klopodoj de partianoj kaj
popolanoj, Ĉinio finkonstruis modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. La
lando jam estas plene liberigita el malriĉeco. Nun Ĉinio vigle marŝas al la dua
centjara celo: konstrui grandan modernan socialisman landon en ĉiuj
aspektoj.

– Ĉina vakcino estas taŭga por infanoj kaj adoleskantoj

La 29-an de junio la brita medicina ĵurnalo The Lancet interrete publikigis la
monde unuan datumon pri klinika sekureco kaj imuneco pri malaktivigita
vakcino kontraŭ KOVIM-19 por homoj en aĝo inter 3 kaj 17-jaroj. Laŭ la
esploro, infanoj kaj junuloj povas esti vakcinitaj per 0.5-mililitra dozo, la sama
de la malaktivigita vakcino el la kompanio Sinovac por plenkreskuloj.

– Kurso pri Thangka en universitato

Thangka estas unika pentrarto en la tibeta kulturo, konata kiel "enciklopedio"
de tibetanoj. En 2006 Thangka estis enmetita en la liston de la unuaj
ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. En 2001 Artkolegio sub
Qinghai-universitato por Etnoj starigis fakon pri arto kaj metio de Thangka, tiel
oni povas pli bone daŭrigi la nematerian kulturan heredaĵon.

– Ĉiuj 15 migrantaj elefantoj en Yunnan estas sekuraj

La 15 migrantaj elefantoj moviĝis sudorienten. Ili estis en maldensa arbaro
proksima al Tadian-urbeto en Ershan-gubernio de Yunnan-provinco,
sudokcidenta Ĉinio. Ĉiuj 15 elefantoj estas monitorataj, kaj homoj kaj elefantoj
estas sekuraj. Fakuloj uzas infraruĝajn fotilojn por esplori kaj antaŭvidi la
itineron de la elefantoj. Per tio oni povas nutri ilin, gvidi ilian migradon kaj
evakui lokojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn