Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-07-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Brisbano gastigos Olimpikojn 2032
– Du pandinoj naskis ĝemelojn en la Bazo de Grandaj Pandoj en
Sichuan
– Ĉevallaktaĵa industrio vigle disvolviĝas en Interna Mongolio
– Finkonstruita maglevo kun rapido de 600 km/h en Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Brisbano gastigos Olimpikojn 2032

La 21an de julio en Tokio, Japanio, la 138-a plena sesio de la
Internacia Olimpika Komitato per voĉdonado elektis la gastiganton
de la Someraj Olimpikoj 2032. Kiel la sola kandidato, Brisbano
gajnis la rajton 11 jarojn antaŭ la okazigo, kaj fariĝos, post
Melburno kaj Sidnejo, la tria aŭstralia gastig-urbo de Someraj
Olimpikoj.

– Du pandinoj naskis ĝemelojn en la Bazo de Grandaj Pandoj en
Sichuan
La 17-an de julio en Wolong, Sichuan-provinco, grandaj pandoj
Sushan kaj Zhenzhen naskis entute kvar bebojn. La pli aĝaj el la
du pandidaj paroj estas flegataj de siaj patrinoj, kaj la pli junaj
estas sub la zorgoj de laboristoj.
– Ĉevallaktaĵa industrio vigle disvolviĝas en Interna Mongolio

La firmao Zhaofu produktas diversspecajn produktojn el ĉeval-
lakto. Ĝia fabriko en la stepoj de Interna Mongolio havas 35
laboristojn kaj produktas pli ol cent tunojn da laktaĵoj ĉiujare. Ekde
2013, surbaze de la negoca modelo "firmao + paŝtistoj +
kooperativo", estis kreita asocio kun partopreno de 57 lokaj
paŝtistoj, kiuj vendas lakton al la firmao. Ĉi-jare estis lanĉita nova

produkto: glaciaĵo el ĉeval-lakto.

– Finkonstruita maglevo kun rapido de 600 km/h en Ĉinio

La 20an de julio en la urbo Qingdao de la provinco Shandong,
Ĉinio, estis finkonstruita la trafik-sistemo por maglevo kun rapido
de 600 km/h. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi
Jinping klarigas, ke novigo estas la ĉefa movforto de disvolvado,
kaj por atingi prosperon Ĉinio bezonas antaŭenigi sciencon kaj
novigon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn