Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-08-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Ĉinio rifuzas politikigon de origino-spurado de nova
koronviruso

– Siria tablotenisto trejniĝos en Ĉinio

– Erke gajnas korojn de konsumantoj post donaco al

inunditaj lokoj
– Saĝa manĝejo en Ŝanhajo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉinio rifuzas politikigon de origino-spurado de nova
koronviruso

La 29-an de julio Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, en
gazetara konferenco, klarigis, ke la plano de Usono kaj kelkaj landoj pri spurado de la origino de
nova koronviruso estas nur propono de la Sekretariejo de MOS, kio ĝis nun ne estas aprobita de
ĝia membrolandoj, cetere ĝi ne konformas al la rezolucio de la 73-a Monda Asembleo pri Sano"

– Siria tablotenisto trejniĝos en Ĉinio

Hend Zaza, 12-jara tablotenisto el Sirio, estas la plej juna sportisto en la Tokiaj Olimpikoj.
Kvankam ŝi ne atingis la deziritajn rezultojn en la Olimpikoj, ŝiaj klopodado kaj amo al tabloteniso
kortuŝis multajn homojn. Eksciinte pri ŝia stato, la Olimpika Komitato de Ĉinio invitis ŝin trejniĝi

en Ĉinio. Antaŭvide ŝi atingos la landon en septembro.

– Erke gajnas korojn de konsumantoj post donaco al

inunditaj lokoj

En julio, la ĉina provinco Henan estis trafita de torentaj pluvoj, kiuj mortigis, malaperigis kaj
vundis multajn homojn. Multaj mondonacoj kaj materialoj estis senditaj al la provinco, kaj ĉinaj
kompanioj starigis pozitivajn ekzemplojn. Unu el ili estas la sportvesta kompanio Erke, kiu
interalie donacis kontraŭ-inundajn materialojn. Multego da homoj esprimis respekton kaj

subtenon al la kompanio.

– Saĝa manĝejo en Ŝanhajo

Ekfunkciis la unua saĝa manĝejo de Hongqiao-distrikto en Ŝanhajo.
Ĝi estas la unua manĝejo uzanta Artefaritan Inteligentecon por servi
la loĝantaron de la distrikto. La registaro multe subtenas tian
teknikon por solvi la problemon de matenmanĝa provizado al la
popolo kaj disvastigos tiajn manĝejojn. En sia libro Regado de
Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping mencias, ke la ĉina popolo estas
kreema kaj entreprenema, kaj dum jarmiloj sukcesis postlasi
malaktualajn teknikojn kaj antaŭenigi novigon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn