Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-08-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj
– Ĉinio ellaboris novan materialon, kiu povas grati diamanton

– Marsveturilo Zhurong plenumis sian planitan taskon
– Disiĝis kontraǔleĝa hongkonga organizo Civila Homrajta Fronto

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj

Ĉinio kaj Francio subskribis interkonsenton pri reciproka
agnosko de ambaǔflankaj stirpermesiloj.
Laǔ la interkonsento, ambaǔ landoj agnoskos validecon de stirpermesiloj emisiitaj de la alia
flanko. Por tiuj personoj, kiuj restados en la alia lando dum malpli ol unu jaro, ambaǔ flankoj
agnoskos la stirpermesilojn; tiuj, kiuj restados pli longe, povos senekzamene peti stirpermesilon
en la loĝlando.

– Ĉinio ellaboris novan materialon, kiu povas grati diamanton

Laŭ raporto de la nacia laboratorio pri metastabilaj materialoj en
Yanshan-universitato de la provinco Hebei, norda Ĉinio en la 14-a
de aŭgusto, esploristoj ellaboris novan materialon en vitra stato, kiu
povas grati diamanton. Ili diris, ke la nove disvolvita malmola
materialo, nomita AM-III, estas proksime same malmola kiel
diamanto, ĉar ĝi havas malmolecon de 113 GPa laŭ la malmoleca

skalo de Vickers.

– Marsveturilo Zhurong plenumis sian planitan taskon

La ĉina marsveturilo Zhurong surmarsiĝis en la 15-a de majo. Ĝis la
15-a de aŭgusto Zhurong kuris sur la surfaco de Marso dum 90
marsaj tagoj, ekivalentaj al ĉirkaŭ 92 teraj tagoj, veturis sume 889
metrojn kaj akiris proksimume 10 GB da datumoj. Ĝi plenumis sian planitan taskon, bonstatas kaj plu laboros.

– Disiĝis kontraǔleĝa hongkonga organizo: Civila Homrajta Fronto

La 15-an de aǔgusto estis anoncita disiĝo de la hongkonga
kontraǔleĝa organizo;Civila Homrajta Fronto, kiu longe malordigis
Hongkongon. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi
Jinping klarigas, ke Hongkongo estas parto de la ĉina regad-sistemo,
sekve ĝi ankaŭ devas priatenti la disvolviĝon de la tuta lando kaj
gardi la nacian sekurecon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn