Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-09-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Inaǔguriĝis la 14a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio en Shaanxi
– Kiel robotoj funkcias en kirurgio?
– Kiel Ĉinio prizorgas maljunulojn?
– Sciencaj scioj por montaraj infanoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Inaǔguriĝis la 14a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio en Shaanxi

La 16-an de septembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, deklaris la
14an Nacian Sportkonkurson malfermita en la Olimpika Centra
Stadiono de Xian, Shaanxi-provinco. Kiel etaj olimpikoj de Ĉinio, la
nacia sportkonkurso, kiu okazas en ĉiu kvara jaro, unuafoje okazis en
1959. Ĝi havas la olimpik-stilan programon, kun aldono de tradicia
ĉina luktoarto kaj aliaj ludoj.

– Kiel robotoj funkcias en kirurgio?

Lastatempe en Pekino okazis la Monda Robot-konferenco 2021, kie
robota kirurgo altiris atenton. Liu Tiechang, direktoro de esplorcentro
de la kompanio Tianzhihang, klarigis, ke Robotoj por ortopedia
kirurgio povas helpi kuracistojn pliigi precizecon kaj redukti radiadon
al kuracistoj kaj pacientoj. Kuracisto skanas la korpon de la paciento
kaj sendas rilatajn informojn al komputilo. En la bildoj sintezitaj per la
komputilo, oni povas vidi ostojn, nervojn, sangovaskulojn kaj aliajn
histojn de la paciento. La roboto povas precize moviĝi al la celata
loko.

– Kiel Ĉinio prizorgas maljunulojn?

En la lastaj jaroj en la urbo Changchun de la provinco Jilin,
nordorienta Ĉinio, oni efektivigis projektojn pri hejma kaj komunuma
prizorgado, celante provizi al maljunuloj servojn pri sano, kulturo kaj
distro. En la urbo estas 126 tiaj centroj. De 2015 ĝis 2021, la urbo
investis preskaŭ 60 milionojn da juanoj por aĉeti aparatojn por
maljunuloj kun malfaciloj, servis pli ol 7 mil maljunulojn kaj liveris pli
ol 300 mil fojojn da servoj pri hejma flegado.

– Sciencaj scioj por montaraj infanoj

Qi Hengbai estas estro de la bazlernejo Panshi, en la urbeto Guanshi
de la urbo Hengyang de la provinco Hunan, en Ĉinio. Li aktive
esploras instruadon pri scienco kaj teknologio, kaj instigas lernantojn
esplori novigon en tiu kampo. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina
prezidanto Xi Jinping klarigas, ke antaŭenigo de scienco kaj
teknologio alportas gravan kontribuon al la konstruado de modere
prospera socio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn