Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-10-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Demografia disvolviĝo de Xinjiang konformas al komuna regulo de
demografia disvolviĝo
– Ĉinio lanĉis novan sateliton
– Hom-kraniaj fosilioj de 32 000 jaroj elterigitaj en Henan
– Inaǔgurita Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Demografia disvolviĝo de Xinjiang konformas al komuna regulo de
demografia disvolviĝo

La 26-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
publikigis la blankan libron "La demografia disvolviĝo en Xinjiang; deklarante,
ke la demografia disvolviĝo en Xinjiang konformas al la komuna regulo pri
demografia disvolviĝo en la mondo. El la perspektivo de ekonomia kaj socia
disvolviĝo, Xinjiang faris grandajn atingojn en diversaj kampoj post fondiĝo de
la Ĉina Popola Respubliko.

– Ĉinio lanĉis novan sateliton

Ĉinio lanĉis novan sateliton al la spaco el la Jiuquan-a Satelita Lanĉ-centro en
nordokcidenta Ĉinio je la 14-a horo kaj 19 minutoj de la 27-a de septembro
laŭ la pekina horzono. La satelito Jilin-1 Gaofen 02D estis lanĉita per
portraketo Kuaizhou-1A kaj sukcese eniris la planitan orbiton.

– Hom-kraniaj fosilioj de 32 000 jaroj elterigitaj en Henan

La 27-an de septembro la Henan-a Instituto pri Kulturaj Restaĵoj kaj
Arkeologio diskonigis, ke hom-kraniaj fosilioj de 32 000 jaroj estis elterigitaj en
kavernoj en la provinco Henan de Ĉinio. La eltrovo havas grandan signifon
por studi la originon kaj disvolviĝon de moderna homo en Ĉinio.

– Inaǔgurita Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio

La 26-an de septembro estis inaǔgurita la 2-a Ĉin-Afrika Ekonomia kaj
Komerca Ekspozicio en Changsha-urbo de Hunan-provinco, Ĉinio, kun
partopreno de preskaǔ 900 firmaoj el pli ol 40 afrikaj landoj kaj Ĉinio. En la
inaǔguro oni ankaǔ fondis ligon pri socirespondecoj de ĉinaj firmaoj en Afriko.
Ĝis nun pli ol 1 700 ĉinaj firmaoj membriĝis al la ligo. En sia libro Regado de
Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke krom tiu ĉi ekspozicio, Ĉinio
ankaŭ kuraĝigas siajn firmaojn investi en Afriko kaj kunlaboras en modernigo
de afrika agrikulturo, por ke Afriko sukcesu atingi nutran sekurecon ĉirkaŭ la
jaro 2030.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn