Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-11-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Specialaj aŭtovojoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
2022
– Atingita nova tutmonda interkonsento pri klimato
– Artisto forĵetis orajn rizerojn por kontraŭstari malŝparon
– Okazis virtuala kunveno inter Xi Jinping kaj Joe Biden

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Specialaj aŭtovojoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
2022

Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 alvenas, kaj
specialaj aŭtovojoj kun la emblemo de Vintraj Olimpikoj kaj
Paralimpikoj jam estas troveblaj en Pekino. Dum la olimpikoj,
veturiloj transportante atletojn kaj delegitarojn al la ludoj iros sur
tiuj vojoj por rapide atingi la celatan lokon.

– Atingita nova tutmonda interkonsento pri klimato

La 26-a sesio de la Konferenco de la Partioj de la Kadra
Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Klimatŝanĝiĝo sukcese
okazis en Glasgovo, Britio. La partoprenantaj landoj adoptis
rezolucian dokumenton kaj atingis konsenton pri efektivigaj reguloj
de la Pariza Interkonsento. António Guterres, ĝenerala sekretario
de UN, alvokis evoluintajn landojn plenumi sian promeson liveri

100 miliardojn da usonaj dolaroj jare por helpi evoluantajn landojn
trakti klimatajn defojn.

– Artisto forĵetis orajn rizerojn por kontraŭstari malŝparon

Yang Yexin, artisto vivanta en Ŝanhajo, forĵetis 1 000 rizgrajnojn
faritajn el 500 gramoj da oro, en lokojn kiel rubujoj, kloakoj, gazono
kaj Huangpu-rivero. Per tiu ago, filmita kaj diskonigita en
interretomYang celas kritiki malŝparadon de nutraĵoj kaj konsciigi
homojn, ke greno estas pli valora ol oro. Li klarigis, ke homoj
ŝanĝos siajn kutimojn nur post vido de troigita efiko de
malŝparado.

– Okazis virtuala kunveno inter Xi Jinping kaj Joe Biden

Matene de la 16a de novembro okazis virtuala kunveno inter ĉina
prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden. La du flankoj
faris plenan kaj profundan interkomunikadon pri ĉin-usonaj rilatoj
kaj komune zorgataj temoj. Xi emfazis, ke la antaŭenigo de propra
disvolvado de Ĉinio kaj Usono, la konservado de paca kaj stabila
internacia medio, inkluzive de trovo de efikaj respondoj al mondaj
defioj, ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj la pandemio de KOVIM-19,
postulas sanajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Biden
diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj
rilatoj en la mondo. Usono kaj Ĉinio havas respondecojn pri si mem
kaj pri popoloj en aliaj landoj. La du flankoj devas pliigi siajn
komprenojn pri reciprokaj intencoj per malfermaj kaj sinceraj
dialogoj, kaj certigi, ke la konkurenco inter la du landoj estu justa
kaj sana, kaj ne evoluos al konflikto.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn