Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-12-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Oni klopodas cenzuri pozitivajn novaĵojn pri Ĉinio!
– Finiĝis elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkongo
– Malfermiĝis nova eksponejo de Hubei-a Muzeo
– 20-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MOK

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Oni klopodas cenzuri pozitivajn novaĵojn pri Ĉinio!

La ĵurnalo The New York Times kaj la pensofabriko Australian
Strategic Policy Institute publikigis raportojn pri eksterlandaj
retfamuloj en Ĉinio kaj la supozebla minaco, kiun ili reprezentas.
La raportoj asertas, ke ajna pozitiva novaĵo el Ĉinio nepre devas
esti falsa kaj devas esti markita de sociaj retejoj kiel
misinformado, samkiel oni faras por falsaj novaĵoj pri KOVIM-19.

– Finiĝis elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkongo

La 20-an de decembro la elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de
Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio glate
finiĝis. Retrorigarde al la historio, dum unu kaj duona jarcentoj
Britio kolonie regis Honkongon kaj multfoje malpermesis lokanojn
fari demokratian reformadon, En 1997 Honkongo revenis al sia
patrujo kaj la honkongaj civitanoj, kadre de la politiko unu lando,
du sistemoj, ekadministris la aferojn en la regiono.

– Malfermiĝis nova eksponejo de Hubei-a Muzeo

La 20an de decembro la Hubei-a Muzeo, en la centra ĉina urbo
Wuhan, malfermis sian novan eksponejon, kaj ĝiaj plej konataj
eksponaĵoj estis translokitaj al la nova loko. La muzeo estas unu el
la plej konataj en Ĉinio, kun pli ol 240 000 konservaĵoj kaj preskaŭ
1 000 ŝtat-nivelaj historiaj kaj kulturaj restaĵoj.

– 20-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MOK

La 11a de decembro markis la 20an datrevenon de aliĝo de Ĉinio
al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La 16an de
decembro, en Pekino, oficialuloj kaj fakuloj deklaris en forumo, ke
la datreveno estas mejloŝtono por la ĉina ekonomio. En sia libro
Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke la monda
ekonomio multe ŝanĝiĝas, kaj nur per ekonomia malfermiĝo landoj
povas atingi kungajnon, komunan prosperon kaj daŭripovan
disvolvadon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn