Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-01-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!
– Podio-uniformo por ĉinaj sportistoj
– Egiptaj mumioj eksponataj en Ŝanhajo
– Altiĝis senimposta vendado en Hainan pasintjare

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!

La 30-an de decembro 2021 en la Pekina Norda Fervoja Stacio
okazis festo pro la dua datreveno de la malfermo de la altrapida
fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou, kiu fariĝis grava transporta
infrastrukturo por la ĉijaraj Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La stacioj
estas konektitaj al la publika transporta sistemo en diversaj
konkurs-areoj, kaj provizas servojn en la ĉina kaj la angla lingvoj.

– Podio-uniformo por ĉinaj sportistoj

La 31an de decembro 2021 debutis la podio-uniformo por la ĉina
delegacio al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La dizajno de la uniformo
devenas de la tradicia ĉina kulturo kaj la ĉina ideogramo 中, kun
la bondeziro, ke la gastiganto Ĉinio kune kun amikoj de aliaj landoj
iru al la estonteco. La uniformo estis dizajnita de Timmy Yip el
Hongkongo de Ĉinio.

– Egiptaj mumioj eksponataj en Ŝanhajo

La ekspozicio Konu Egiption: Ekspozicio de Oraj Mumioj, kies
ĉefaj eksponaĵoj estas 11 portretoj kaj ses mumioj orkovritaj, estas
nun vizitebla de la ŝanhaja publiko. Tiu ekspozicio estas organizita
de Jingan-branĉo de la muzeo Meet You en Ŝanhajo.

– Altiĝis senimposta vendado en Hainan pasintjare

Senimposta vendado en Hainan-provinco rompis 60.2 miliardojn
da juanoj en 2021. Nun tie estas entute dek senimpostaj butikoj en
la komerca areo de 220 000 kvadrataj metroj. En sia libro Regado
de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke la Hainan-a
Liberkomerca Zono reprezentas la plej altnivelan pordmalfermon,
entenas specifajn trajtojn konformajn al la kondiĉoj de Ĉinio,
disvolviĝas laŭ ekonomiaj gvidlinioj de Hainan kaj lernas de la plej
altnivelaj modeloj kaj spertoj pri administrado.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi
feliĉan novjaron!